Kalvinana preĝejo (Sárospatak)
La kalvinana preĝejo estas sakrala historia monumento en Sárospatak (Hungario).
Kalvinana preĝejo de Sárospatak | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Sárospatak
| |
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Sárospatak |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | 1776–1781 |
Specifo | |
Enhaveco | 1500 sidlokoj |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Sárospatak, Lórántffy Zsuzsanna utca, 2 |
Historio
redaktiLa unua mencio pri protestanta predikisto en tiu loĝloko okazis en 1538. La kalvinanoj uzis la fortikaĵan kirkon, sed en 1671 la katolikoj reakiris ĝin. Inter 1703 kaj 1705 la protestanta diservo okazis en la altlernejo, poste ili konstruis malgrandan lignan kirkon, poste en 1726 jam pli grandan kun kapacito de ĉiuj studentoj. La nun videbla preĝejo jam el ŝtonoj estis konstruita inter 1776-1781. En la 19-a jarcento pluraj trakonstruoj okazis ekzemple en 1827 kaj 1895, intertempe en 1834 tertremo kaŭzis damaĝojn. La kirko estis plene renovigita en la jaroj 2017 kaj 2018.
Ludwig Mooser kreis la orgenon en 1871, ĝi estis renovigita en 2009. La orgeno konformas al koncertoj.
Konstruaĵo
redaktiLa preĝejo situas sola en korto, sed en la korto troviĝas ankaŭ la paroĥo. La fasado estas simetria, tamen nevidebla pro la antaŭa domo. Meze la turo plene reliefas. La ĉefnavo havas 2 du flankonavojn. La absido estas oklatera. Interne en la galerio foje ekspozicioj estas videblaj.
Fontoj
redakti- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2023-05-30 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj Arkivigite je 2023-05-30 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj
- hungare kun fotoj
-
Absido
-
Interna vido
-
Turo