Kalia perklorato
Kalia perklorato | ||||
Plata kemia strukturo de la Kalia perklorato | ||||
Natura erco de Kalia perklorato | ||||
Tridimensia strukturo de la kalia perklorato. | ||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||
| ||||
Kemia formulo | ||||
CAS-numero-kodo | 7778-74-7 | |||
ChemSpider kodo | 22913 | |||
PubChem-kodo | 516900 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Aspekto | senkolora, blanka aŭ flaveca higroskopa solidaĵo | |||
Molmaso | 138.544 g·mol−1 | |||
Denseco | 2.52g cm−3 | |||
Fandpunkto | 400 °C[1] | |||
Bolpunkto | 610 °C (malkomponiĝas)[2] | |||
Solvebleco | Akvo:17 g/L | |||
Mortiga dozo (LD50) | 3621 mg/kg (buŝe) | |||
Sekurecaj Indikoj | ||||
Riskoj | R9 R22 | |||
Sekureco | S13 S22 S27 | |||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero
| ||||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H271, H302, H319, H373 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P210, P220, P221, P260, P264, P270, P280, P283, P301 312, P305 351 338, P306 360, P314, P330, P337 313, P370 378, P371 380 375, P501[3] | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Kalia perklorato estas neorganika salo konsistanta je kalio, kloro kaj oksigeno, rezultanta el interagado de la perklorata acido kaj kalia hidroksido. Tiel kiel aliaj perkloratoj, ĉi-salo estas forta oksidiganto, kvankam ĝi ordinare reakcias tre malrapide kun organikaj substancoj.
Ĝi estas senkolora aŭ blanka solidaĵo, kaj estas kutima oksidiganto en artfajraĵoj, municio por perkutado-kapsulo, eksplodemaj kapsuloj, kaj ĝi estas uzata diversmaniere en rakedo-pafĵetaĵoj, ekbrilaj komponaĵoj, steloj k stelŝprucilo. Ĝi ofte uzatis kiel solida rakedo-pafĵetaĵo, tamen, tiu aplikado jam estas anstataŭata per amonia perklorato kun pli alta plenumado.
Kalia perklorato estas oksidiganto kiu ekzoterme transdonas oksigenon al brulemaj materialoj, vaste pligrandigante la relativan brulrapidon en la aero. Do ĝi povas oksidigi glukozon, sulfuron kaj karbonon.
Sintezoj
redaktiSintezo 1
redakti- Preparado de perklorato de kalio per interagado de natria perklorato kaj kalia klorido.
|
Sintezo 2
redakti- Kalia perklorato ankaŭ estas preparebla per varma malkomponado de la kalia klorato:
|
Sintezo 3
redakti- En 1816, la aŭstra grafo kaj kemiisto, Friedrich von Stadion (1774-1821), preparis kalian perkloraton traktante la kalian kloraton kun sulfata acido, lasante la miksaĵon resti dum 24 horoj kun ofta agitado, laŭ la jena reakcio:[4]
|
Reakcioj
redaktiReakcio 1
redakti- Tiel kiel aliaj oksidantoj, perklorato de kalio povas interagi kun vasta gamo da brulemaj substancoj, ekzemple, glukozo:
|
Reakcio 2
redakti- Kiel medikamento, tiel kalia perklorato havas anti-tireoidan efikon, inhibante la agadon de la tireoida glando. Ĉar la kalia perklorato estas tre potenca oksidiganto, ĝi reakcias kun reduktantoj, tiel ke oksigeno estas liberigita kaj la perklorata anjono estas reduktita al klorido.
|