Kajpirinjo
Kajpirinjo (portugale caipirinha [kaipiˈrĩjɐ]) estas brazil-devena alkohola mikstrinkaĵo (koktelo) el kaŝaso (cachaça, brazila sukerkana brando), suko de limeo aŭ persa lemono, kansukero kaj glacikuboj.
Kajpirinjo | |
---|---|
Lando de origino | Brazilo |
Konsisto | kaŝaso, limeoj, brando, sukerkano |
La nomo kajpirinjo venas de la brazil-portugala vorto caipira, kiu signifas kamparano. Kun la diminutivo (-inha) ĝi signifas proksimume Etul(in)o de la kamparo.