Kabulo
Kabulo (paŝtune كابل [kabul]) estas ĉefurbo de Afganujo.
Kabulo | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo ŝtata ĉefurbo vd | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 4 273 156 (2020) [ ] | ||||
Loĝdenso | 15 539 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 34° 32′ N, 69° 10′ O (mapo)34.53277777777869.165833333333Koordinatoj: 34° 32′ N, 69° 10′ O (mapo) [ ] | ||||
Alto | 1 790 m [ ] | ||||
Areo | 275 km² (27 500 ha) [ ] | ||||
Horzono | UTC 04:30 [ ] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Kabul [ ] | |||||
Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 4 273 156 loĝantoj sur areo de 275 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 15 539 loĝantoj/km².
Geografio
redaktiKabulo troviĝas en montaro en orienta parto de Afganio. La supermara alteco estas 1500-1850 m.
Historio
redaktiKabulo estas 3000-jara urbo, kiu situas laŭ gravaj komercaj vojoj. Inter 1504-1526 Babur havis tie rezidejon, poste Barato okupis ĝin. En 1776 Kabulo iĝis ĉefurbo, sed kiel ĉefurbo de sendependa ŝtato ekde 1919. Ekde 1979 militado komenciĝis kontraŭ influo de Sovetunio. Ankaŭ nun Kabulo troviĝas en milita zono.
La 15-an de Aŭgusto 2021, nur kelkajn tagojn post la foriro de usonaj trupoj kiuj apogis lian reĝimon kaj kompletigante la praktikan rapindan ekkontrolon de la lando, talibanoj eniris en Kabulon dum Ghani foriris eksterlanden.[1]
Klimato
redaktiKabulo havas senpluvan klimaton, nur vintre neĝas. La someroj estas longaj kaj varmaj kun tre malalta humideco. La vintroj estas malvarmaj sed mallongaj, daŭrante de decembro ĝis marto.
Trafiko
redaktiKabulo havas internacian flughavenon. Tie renkontiĝas gravaj vojoj de la lando.
Lokaj esperantistoj
redaktiVidindaĵoj
redaktiLa aĝa parto de Kabulo estas plenigita kun bazaroj metitaj laŭ siaj mallarĝaj stratoj.
- Nacia Muzeo de Afganio
- nacia muzeo kaj nacia galerio
- maŭzoleoj de imperiestro Babur kaj Timur Ŝah Durrani
- moskeo Id Gah de 1893
- fortikaĵo
- bestoĝardeno
- parkoj
Bildaro
redakti-
panoramo de Kabulo
-
Kabulo
-
Interna urboparto en Kabulo
Vidu ankaŭ
redakti- Kvartalo Veziro Akbar Ĥano
- Internacia Sekurec-Asista Forto, kies sidejo estas en la urbo
- Listo de urboj de Afganio
- Listo de milionurboj
Notoj
redakti- ↑ Taliban orders fighters into Kabul as US evacuates embassy The Guardian, 15-an de Aŭgusto 2021, Konsultita la 15-an de Aŭgusto 2021.