Juhani Aho

finna verkisto kaj ĵurnalisto

Juhani AHO (vere: Juhani Brofeldt; naskiĝinta la 11-an de septembro 1861 en Lapinlahti, mortinta la 8-an de aŭgusto 1921 en Helsinko), estis finna verkisto kaj ĵurnalisto.

Juhani Aho
Persona informo
Juhani Aho
Naskiĝo 11-an de septembro 1861 (1861-09-11)
en Lapinlahti
Morto 8-an de aŭgusto 1921 (1921-08-08) (59-jaraĝa)
en Helsinko
Mortis per Difterio Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno finnoj vd
Lingvoj finna vd
Loĝloko Ahola vd
Ŝtataneco Finnlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Helsinko
liceo de Kuopio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Venny Soldan-Brofeldt (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Tilly Soldan (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Heikki Aho (en) Traduki
 ( Venny Soldan-Brofeldt (en) Traduki)
Antti Aho (en) Traduki
 ( Venny Soldan-Brofeldt (en) Traduki)
Björn Soldan (en) Traduki
 ( Tilly Soldan (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto
verkisto
romanisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1883– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Loĝdomo en Järvenpää en Uusimaa, borde de la lago Tuusulanjärvi
Aho fiŝkaptanta en 1912

Juhani Aho devenis el pietisma familio en kiu la legado de sekularaĵoj ne toleriĝis. Lia patro Henrik Gustaf Theodor Brofeldt estis eklezia preposto en Lapinlahti kaj lia patrino nomiĝis Karolina Fredrika Emelie Snellman. Aho studis inter 1880 kaj 1884 historion kaj literaturon en la universitato de Helsinko. Jam dum la studentaj jaroj li liberprofesie laboris por diversaj gazetoj. Li ankaŭ kunfondis la periodaĵon "Päivälehti" per kio li iĝis unu el la plej gravaj personuoj ĉe Juna Finnio. Tiu ĉi grupo da intelektuloj elpensis novajn ideojn por la socio, la arto kaj la moralo en tiu skandinavia lando. Invitoj kaj vojaĝoj el Francio kaj Rusio sekvis.

La unuajn literaturajn instigojn li ricevis de Bjørnstjerne Bjørnson, Henrik Ibsen, Lev Tolstoj kaj Émile Zola. Aho krome kontinuigis la humanismajn tradiciojn de la finna literaturo laŭ la modelo de Aleksis KiviMinna Canth. Ankoraŭ ĉi-tage liaj tradukaĵoj alte valoras kaj ŝatatas. Aho ĉerpis temojn siajn el la finna popola vivo estiĝonte tiumaniere pioniro de la moderna realismo en sia patrujo.

En 1891 li edzinigis la pentristinon Venny Soldan-Brofeldt kiu naskis al li du infanojn: Heikki Aho (1895–1961) kaj Antti Juhani Aho (1900–1960). Filo lia Björn Soldan (1902–1953) estis komuna infano kun la bofratino Tilly.

Kritikoj

redakti

Laŭ la kritikisto Gustaf af Geijerstam ege laŭdendas lia tenera vido je la plej etaj aferoj de la vivo efikonte ke simpatio kaj por la estinto kaj por la estonto senteblas.[1] La eldonisto Hans Marquardt atentigas ankaŭ al ties profunde psikologia kompatemo.

Verkoj (kun la germana traduko)

redakti
  • Juha, 1911 [germane Schweres Blut, 1920]
  • Panu, 1897 [germane Panu. Bilder aus den letzten Kämpfen des Christentums gegen das Heidentum in Finnland, 1899]
  • Papin rouva, 1893
  • Yksin, 1890 [germane Junggesellenliebe und andere Novellen, ĉ. 1913]
  • Hellmannin herra, 1886 [germane Gutsbesitzer Hellmann und andere Novellen, 1899]
  • Papin tytär, 1885 [germane Ellis Jugend, 1899]
  • Rautatie, 1884 [germane Die Eisenbahn, 1922]
  • Siihen aikaan kun isä lampun osti, 1884 [germane Als Vater die Lampe kaufte, 1900 (ĉe: Die Zukunft, 1900, Bd. 33, p. 299–305)]

Filmigoj

redakti
  • 1921: Johan – reĝisoro: Mauritz Stiller
  • 1937: Juha – reĝisoro: Nyrki Tapiovaara
  • 1999: Juha – reĝisoro: Aki Kaurismäki

Referencoj

redakti
  1. Aho besitzt den zärtlichen Blick für die verachteten Individualitäten des Lebens, der bewirkt, dass er Sympathie fühlen kann nicht nur für das Neue, das kommt, sondern auch für das Alte, das geht. - Kp. Hans Marquardt: Menschen im Frühling, Leipzig, Reclam Jun., 1974, p. 592

Literaturo

redakti
  • Ilmari Havu: Juhani Aho, eldonejo Otava, Helsinko 1929.
  • Kaarlo Nieminen: Juhani Ahon sanataide, University Press, Helsinko 1934.

Eksteraj ligiloj

redakti