Josef Taus

aŭstra politikisto kaj industriisto

Josef TAUS (naskiĝinta la 8-an de februaro 1933 en Vieno, mortinta la 14-an de decembro 2024[1][2] estis aŭstra industriulo, manaĝero kaj politikisto de Aŭstria Popola Partio (ÖVP).

kabineto Klaus II; Taus staras tute dekstre

Devenante el modestaj familiaj cirkonstancoj kaj sociigite katolike dum la Dua mondmilito, li perlaboris labore sian universitatan trejniĝon. Eĉ jam malpost fino de la studo de jursciencoj ĉe la universitato de Vieno li deĵoris kiel ekonomika redaktoro ĉe la taggazeto Wiener Zeitung, engaĝiĝis je la katolika sindikataro ÖAAB kaj verkis paroladojn por ministroj Eduard Heilingsetzer kaj Josef Klaus. Post la studoj li ekis labori ĉe la Instituto pri socipolitiko kaj socireformo (poste ĝi nomiĝis Karl-Kummer-Instituto); tie li konatiĝis kun la posta mentoro kaj filozofo Karl Lugmayer. Multajn jarojn estis Taus mem estro de Kummer-Instituto.

En la kabineto Klaus II (1966–67) estis Taus ŝatsekretario pri trafiko kaj ŝtatigitaj uzinoj. Taus, kiu ĝuis respekton ankaŭ fare de politike nesampensantaj socialdemokratoj, estis inter 1967 kaj 1975 (do eĉ dum la absoluta parlamentana plejmulto de la socialdemokratoj depost 1970!) ĉefo de la kontrolkomisiono de ÖIG kaj ÖIAG. Inter 1968 kaj 1975, Taus estis prezidanto de la estrarano de la ŝparkasaro Girozentrale der österreichischen Sparkassen.

Inter 1975 kaj 1979 regis estis li partiestro de ÖVP, de 1975 ĝis 1991 parlamentano ĉe Nacia Konsilio kaj ekonomika ĉefspertulo de ÖVP. En la 17.1.1978 li transprenis de Stephan Koren, flanke al Alois Mock, la oficon de klubestro de la ÖVP-parlamentanoj[3], kion li en septembro 1979 tute cedis al Mock.[4] Dufoje, ĉe la balotoj pri nova parlamento en 1975[5] kaj ree en 1979, li provis vane detronigi kancelieron Kreisky.[6]

Sekve estis Taus kelkajn jarojn pinte de la akcia societo Constantia Industrieholding. Sanigo de la akcia kompanio KTM ne sukcesis kaj rezulto estis rompo de kunlaboro kun Turnauer-grupo en la 1989-a jaro (ago kune kun la kolegoj Manfred Leeb kaj Herbert W. Liaunig). Per nove fondita kompantio Management Trust Holding (MTH) ili volis fondi aŭstran privatan konzernon kaj aĉeti ŝanceliĝantajn firmaojn. Sekve Taus pli kaj pli retiriĝis de politikaj aferoj. Lia engaĝiĝo ĉe eosteŭropaj mobiltelefonaj kompanioj kune kun Martin Schlaff (Mobiltel en Bulgarujo) konatiĝis publike en la 2005-a jaro okaze de ŝtataj sankcioj fare de Serbujo kontraŭ Mobtel.

Taus membris ĉe la katolikaj studentaj korporacioj K.A.V. Bajuvaria Wien (ekde 1951; ene de ÖCV) kaj K.Ö.H.V. Nordgau Wien (ekde 1963).[7]

Honoroj

redakti
  • Großes Goldenes Ehrenzeichen mit dem Stern für Verdienste um die Republik Österreich (fare de la Respubliko Aŭstrujo)
  • 2003: Großes Goldenes Ehrenzeichen des Landes Steiermark (fare de Stirio)[8]
  • 2013: Julius-Raab-Medaille[9]

Literaturo

redakti
  • Jörg Mahlich, Robert Schediwy (eld.): Zeitzeugen und Gestalter österreichischer Wirtschaftspolitik. Lit-Verlag, Wien 2008

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. Conrad Seidl: "Industrieller und Ex-ÖVP-Chef Josef Taus gestorben" - ĉe: Der Standard, 14.12.2024
  2. "Josef Taus ist tot" - ĉe: orf.at, 14.12.2024 (nekrologo)
  3. https://www.parlament.gv.at/PAKT/VHG/XIV/WD/WD_00001/imfname_215529.pdf
  4. https://www.parlament.gv.at/PAKT/VHG/XV/WD/WD_00001/imfname_214891.pdf
  5. "Wahl 1975: TV-Duell Kreisky – Taus" - ĉe: orf.at, 19.9.1975
  6. "Ich hatte Kreisky unterschätzt" - ĉe: Der Standard, 21.1.2011
  7. Cartellverband der katholischen österreichischen Studentenverbindungen (eld.): Gesamtverzeichnis des Österreichischen Cartellverbandes 2014, Wien 2014, parto IV, p. 601
  8. http://www.landespressedienst.steiermark.at/cms/beitrag/10061659/374565/
  9. "Christoph Leitl verleiht Julius-Raab-Ehrenmedaille an Josef Taus" - anonco de APA, 6.2.2013