Jorge Camacho
Jorge CAMACHO (CORDÓN) [ĥorĥe kamaĉo] (naskiĝis la 18-an de novembro 1966 en Zafra, Ekstremaduro) estas hispana esperantisto kaj Esperanto-verkisto en Esperanto kaj en la hispana.
Jorge Camacho | |
---|---|
Jorge Camacho en Roterdamo en 2007 | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Georgo Kamaĉo |
Naskiĝo | 18a de novembro 1966 en Zafra, Ekstremaduro, Hispanio |
Lingvoj | hispana • Esperanto • angla • finna |
Nacieco | hispano |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1980–) profesoro esperantologo verkisto tradukisto poeto |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | liaj verkoj |
Aliaj aktivaĵoj | gajninto de Premio Grabowski |
Akademiano | eksmembro de AE
membro de ALE |
Esperantistiĝis en | 1980 |
Camacho esperantigis sian nomon al Georgo Kamaĉo (ne nur verknome, sed ankaŭ en renkontiĝoj, korespondado k.s.) de la komenco de la okdekaj jaroj ĝis 1995 aŭ 1996. Ĉi tiam li decidis uzi la saman nomon en kaj ekster Esperantujo, nome nur la originalan formon en la hispana lingvo.
Camacho eklernis esperanton en 1980. Li estis membro de Akademio de Esperanto de 1992 ĝis 2001. De 1995 ĝis 1999 li laboris en Bruselo kiel konferenca interpretisto de Eŭropa Unio, el la lingvoj angla kaj finna al la hispana. De 1999 li loĝas en Madrido, kie li plu laboris ĝis 2009 kiel konferenca interpretisto por Eŭropa Unio, el la lingvoj angla, finna kaj portugala al la hispana. De aprilo 2008 ĝis septembro 2010 li laboris kiel docento pri interpretado en Universidad Autónoma de Madrid. De 2009 li laboras en Biblioteca Nacional de España, la nacia biblioteko de Hispanujo.
Camacho estis alelektita al la Akademio de Esperanto en 1992. La 15an de aŭgusto 2001 li anoncis sian demision pro seniluziiĝo pri Esperantujo. Tamen, kvankam malpli ofte ol antaŭe, li restas aktiva per daŭra recenzado kaj verkado de poemoj. En 2007 li anoncis la fondon de Beletra Almanako, kies kunredaktoroj estas Probal Daŝgupto kaj István Ertl.
Plurfoje li gajnis premiojn en la Belartaj Konkursoj de UEA, en 1992 la Premion Grabowski.
Inter liaj preferataj verkoj kaj aŭtoroj troviĝas la Eposo pri Gilgameŝ, Jorge Luis Borges, Miĥail Bulgakov, Albert Camus (La Mito de Sizifo), Karel Čapek, Miguel Espinosa, Omaro Ĥajamo, Konstantinos Kavafis, Danilo Kiŝ, Fernando Pessoa, Rafael Sánchez Ferlosio kaj Olaf Stapledon.
Kiel poeto, li sentas sin pli proksima al aŭtoroj kiel Edwin de Kock kaj Baldur Ragnarsson.
Camacho estas unu el la kunfondintoj de la Esperanta Respubliko.
En la UK 2013 en Rejkjaviko li pro sia verkado estis honorita per la Diplomo pri Elstara Arta Agado de UEA.[1]
Verkoj
redaktiCamacho famiĝis pro siaj poemoj kaj noveloj de la malfruaj 1980-aj jaroj.
Siatempe Camacho estis ano de la t.n. Hispana Opo kaj nun estas membro de la ibera grupo aŭ Ibera Skolo de esperantlingvaj verkistoj.
En la 1990-aj jaroj li komencis publike kontraŭstari Giorgio Silfer pro lia interpreto de raŭmismo. Li mokis Silfer-on en la satira verko La Majstro kaj Martinelli (inspirita de romano de Miĥail Bulgakov) kaj kritikis liajn ideojn en La liturgio de l' foiro.
Listo de verkoj
redaktiTradukoj
redakti- Poemoj de Á. González en Astura Bukedo, 1987
- Letero el Palestino (politika eseo de S. Alba, 1990)
- Noveloj kaj poemoj de Jorge Luis Borges en La sekreta miraklo (2008)
- Poemoj de diversaj aŭtoroj en Poezio: armilo ŝargita per futuro (2013)
Rakontoj kaj noveloj
redakti- Rakonto en La mirinda libro (1984)
- Pandemonio (rakontaro, kun aliaj aŭtoroj, 1990)
- Sur la linio (naŭ originalaj rakontoj, 1991)
- Ekstremoj (kun Fernández, Neves, kaj Liven Dek, 1997)
- La ĉapo de la sterko-vermo (nefikcia; traduko de la aŭtoro, 1995)
- La Majstro kaj Martinelli (satira novelo, 1993)
- Rakonto Varme vama verko en Beletra Almanako 7 (februaro 2010)
- Rakonto Milito en kvar strekoj en Beletra Almanako 10 (februaro 2011)
- kontribuis al Sferoj 6 (1988), Trezoro. La Esperanta novelarto (1989), Sferoj 8 (1993), Sferoj 10 (2000; trovu ĉe "Eksteraj ligoj" ligon al la tiuvoluma rakonto Se barbaroj iam), Mondoj 2001 (2001), Samideanoj (2006) kaj Vizaĝoj (2010).
Poemaroj
redakti- Ibere libere (kun Miguel Fernández, Gonçalo Neves kaj Liven Dek, 1993)
- Celakantoj (kun postparolo de Mauro Nervi, eld. Bero, 2004)
- Saturno (kun postparolo de G. Neves, dulingva hispana-esperanto, eld. Bero, 2004).
- Eklipsas (kun postparolo de Baldur Ragnarsson, akompanaj hispanigoj kaj fotoj, eld. Bero, 2007).
- Koploj kaj filandroj (kun postparolo de Miguel Fernández, eld. Mondial, 2009).
- La silika hakilo (kun postparolo de Baldur Ragnarsson, eld. Mondial, 2011).
- En la profundo (kun postparolo de Probal Dasgupta, eld. Mondial, 2013).
- Nova mondo en niaj koroj (tri poemoj en la apendico, republikigitaj el liaj tri antaŭaj poemaroj, eld. Calumnia, 2016)
- Palestino strangolata (iom pli ol 30 originalaj poemoj rekte ligitaj al Palestino, eld. Monda Asembleo Socia, 2016)
- Brulvunde (2017)
- Poemoj:
- Mi (Georgo Kamaĉo, t.e. Jorge Camacho)
Eseoj
redakti- Amika rondo varma aŭ pri la verda junularo en Fonto, n-ro 117 (Septembro 1990)
- Kion oni trovas en la tekstoj de “Persone” en Fonto, n-ro 132 (Decembro 1991)
- Enkonduko en la verkaron de Miguel Espinosa en Menade bal püki bal (1998)
- La liturgio de l' foiro (Elementoj por ekzegezo) (pamfleto movada, 1998/1999)
- La mava lingvo: neologismoj kaj malneologismoj en esperanto (en Lingva arto, 1999)
- Baldur Ragnarsson, duklinga poeziisto en La lingvo serena (2007)
- Lingvaj manipulistoj en Beletra Almanako 1 (septembro 2007)
- De hajko al hajko en Belarta rikolto 2013 (2013)
- Vortoj en vortaroj en Beletra Almanako 18 (oktobro 2013)
- Motivoj por ne kabei en Beletra Almanako 19 (februaro 2014)
- "Lanta fajro" en Beletra Almanako 21 (oktobro 2014)
Recenzoj
redakti- Mi stelojn jungis al revado en gazeto "Esperanto", n-ro 1357 (5) majo 2021, p. 117, pri Mi stelojn jungis al revado de Mikaelo Bronŝtejn.
Aliaj
redakti- Hispanlingva parto de Hejma vortaro (1999)
- Kontribuis i.a. al BA1, BA2 kaj BA3.
- Kontribuo al la vortaro Gran Diccionario Español-Esperanto (2003)
- Tekstoj en la bitlibro La Deka logo (2003)
- Poemo "Mi" en Pandemonio
En la hispana
redaktiReferencoj
redakti- ↑ artikolo pri la Diplomoj pri Elstara Agado de UEA atribuitaj en 2013, en la retejo Libera Folio
- ↑ La poesía es un derecho humano. Poemas para Palestina Arkivigite je 2021-03-03 per la retarkivo Wayback Machine. Revista Transversales 47, junio 2019, p. 77-78
- ↑ Santiago Alba Rico, "Poesía sobre el gesto antipoético," Prólogo a Palestina estrangulada de Jorge Camacho, Calúmnia, 2018.
- ↑ Prezento de Quemadura en Madrido, la 7-an de novembro 2020
Eksteraj ligiloj
redaktiTrovu « Jorge Camacho » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |
- Eklipsas
- Jorge CAMACHO (ĉe OLE)
- La saturna skorpio, de Gonçalo Neves
- Galabijo en Bruselo, de Mauro Nervi
- La liturgio de l' foiro (kun suplemento) aŭ La liturgio de l' foiro (unua eldono, nekompleta)
- La ĉapo de la sterko-vermo
- Ekstremoj
- Ibere libere
- La Majstro kaj Martinelli
- Se barbaroj iam (unu el liaj kvar sciencfikciaj rakontoj en Sferoj 10)
- Lingvaj manipulistoj
- La mava lingvo
- Bloga Vortaro
- Esperanta Respubliko
- Saluton al Darvino Arkivigite je 2012-01-19 per la retarkivo Wayback Machine, poemo pri Charles Darwin