Jolán Babus
Jolán Babus [babuŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Babus Jolán estis hungara instruisto, etnografo.
Jolán Babus | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 14-an de oktobro 1917 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Kassa |
Morto | la 5-an de majo 1967 en Hungario Szekszárd |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Debrecen |
Okupo | |
Okupo | instruisto etnografo |
Jolán Babus[1] naskiĝis la 14-an de oktobro 1917 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Košice en Slovakio), ŝi mortis la 5-an de majo 1967 en Szekszárd.
Biografio
redaktiPost Traktato de Trianon la familio Babus translokiĝis al Lónya. Jolán Babus maturiĝis en gimnazio en Debrecen en 1936, poste ŝi akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato István Tisza en 1941. Post la diplomo ŝi havis statuson en lernejo aŭ en etnografia muzeo. Inter 1947–1952 ŝi instruis en bazlernejo de Lónya, poste en gimnazio de Vásárosnamény, pli poste inter 1957–1961 en biblioteko en la sama urbo, dum ŝi daŭre okupiĝis pri etnografiaj esploroj. Inter 1961–1967 ŝi estis muzeologo en Szekszárd. Ŝi ricevis premion en 1964.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Nádvágás és tetőfedés a Bereg megyei Lónyán (1954)
- Kender- és lenmunkák a Bereg megyei Lónyán (1957)
- Adalékok a lónyai aratáshoz (1960)
- Néprajzi tanulmányok a beregi Tiszahátról (1976)
Memorigiloj
redakti- memortabulo en Vásárosnamény (1995)[2]
Fontoj
redakti- biografio hungare kun foto
- biografio hungare kun foto Arkivigite je 2024-05-05 per la retarkivo Wayback Machine
- biografio hungare