Johann Gottfried Bernhard Bach
Johann Gottfried Bernhard Bach (* 11-an de majo 1715 en Vajmaro; † 27-an de majo 1739 en Jena) estis germana orgenisto. Li estis la tria filo de Johann Sebastian Bach kaj Maria Barbara Bach kaj la pli juna frato de Wilhelm Friedemann kaj Carl Philipp Emanuel Bach.
Johann Gottfried Bernhard Bach | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de majo 1715 en Vajmaro |
Morto | 27-an de majo 1739 (24-jaraĝa) en Jena |
Ŝtataneco | Germanio |
Alma mater | Friedrich-Schiller-Universitato Jena Thomas-lernejo je Lepsiko |
Familio | |
Patro | Johann Sebastian Bach |
Patrino | Maria Barbara Bach |
Frat(in)oj | Catharina Dorothea Bach (en) , Elisabeth Juliana Friderica Bach (en) , Maria Sophia Bach (en) , Johanna Carolina Bach (en) , Regina Susanna Bach (en) , Christiana Dorothea Bach (en) , Christiana Benedicta Louisa (en) , Regina Johanna Bach (en) , Carl Philipp Emanuel Bach, Wilhelm Friedemann Bach, Johann Christoph Friedrich Bach, Johann Christian Bach, Johann Christoph Bach (en) , Leopold Augustus Bach (en) , Christiana Sophia Enrietta Bach (en) , Johann August Abraham Bach (en) , Ernestus Andreas Bach (en) , Christian Gottlieb Bach (en) , Gottfried Heinrich Bach kaj Johann Christoph Bach |
Okupo | |
Okupo | komponisto muzikisto orgenisto |
Johann Gottfried Bernhard Bach vizitis la Thomas-lernejon je Lepsiko. La muzikan edukadon li ricevis de sia patro. En 1735/36 li laboris kiel orgenisto ĉe la Maria-preĝejo en Mühlhausen kaj en 1737/38 en sama pozicio ĉe la Jakob-preĝejo en Sangerhausen. De tie li fuĝis postlasante ŝuldojn. La senkonsila magistrato de la urbo demandigis la patron, ĉu li konas la restadejon de la filo. En du leteroj al la loĝejmastro de Bernhard, la urbestro de Sangerhausen Klemm, samkiel al ties edzino de majo 1738 la konsternita kaj seniluziigita patro sin esprimis kaj atentigis pri tio, ke li jam unu fojon kvitigis la ŝuldojn de sia filo (kiuj supozeble ankaŭ kaŭzis ties adiaŭo de la orgenista posteno en Mühlhausen) kaj apelaciis al ties konscienco:
- Kiajn dolorojn kaj tristecon tamen postulas ĉi tiu respondo, Via Moŝto mem kiel amoplena kaj bonintenca patro de tiaj geedzecaj garantiuloj povas prijuĝi. Mian (bedaŭrinde fuŝitan) filon mi ne plu vidis antaŭ la jaro […]. Via Moŝto ankaŭ ne malscias, ke tiam […] ne nur la tablon, sed ankaŭ la traton de Mühlhausen (kiu supozeble kaŭzis tiam lian forloĝiĝon) li vere pagis, sed ankaŭ postlasis kelkajn dukatojn por repago de kelkaj ŝuldoj, opiniante alpreni ekde nun alian genus vitae. Mi devas tamen kun treega konsterniĝo denove ekscii, ke li jen kaj jen pruntas, ke li ŝanĝis sian vivmanieron eĉ ne minimume, sed male forestigas sin kaj ĝis nun ne minimume volas sciigi min pri sia restadejo. Kion mi plu diru aŭ faru? Ĉar neniu admono, eĉ neniu amoplena antaŭzorgo kaj asistado volas sufiĉi, do mi devas porti mian krucumilon …[1]
Johann Gottfried Bernhard Bach iris sekvajare al Jena, kie li sin enlistigis kiel studento de la juroj en la universitato kaj ekkontaktis sian onklon Johann Nikolaus Bach. Tie li mortis 24-jare pro „akuta febro“. De li eĉ neniu noto estas transdonita al la posteularo. (Gärtner 1989, p. 35)
Referencoj
redakti- ↑ J.S. Bach: letero al la urbestro de Sangershausen, Klemm, majo 1738. Publikigita en la Bach-dokumentoj volumo 1, n-o 42; ISBN 978-3761800256
Literaturo
redaktiHier und da erwähnt wird Johann Gottfried Bernhard Bach in:
- Gärtner, Heinz: Johann Christian Bach. Mozarts Freund und Lehrmeister. München 1989.
- Wolff, Christoph: Johann Sebastian Bach. Frankfurt am Main 2000.