Johann Andreas Buchner
Johano Andreo Buknero (1783-1852) estis germana apotekisto, fizikisto, kemiisto, toksologo, kiu elstare rolis en kampo de la alkaloidoj, rezultante en la disvolviĝo de la aspirino. Li estis profesoro pri farmacio en la Universitato de Munkeno, Landshut kaj Universitato de Munkeno. En 1809, li fariĝis direktoro en la Centra Institucio de la Munkenaj Hospitaloj[1]. Li estis la unua kiu izolis, ekde blanka salo (Salix Alba), etan kvanton da kristaloj acidetaj, flavecaj, amargustaj, al kiu li nomis salikino. Li estis patro de la apotekisto Ludoviko Andreo Buknero (1813-1897).
Johann Andreas Buchner (1783-1852) | |||||
---|---|---|---|---|---|
germana farmakologo, malkovrinto de la salikino.
| |||||
Persona informo | |||||
Johann Andreas Buchner | |||||
Naskiĝo | 1-an de januaro 1783 en Munkeno, Germanio | ||||
Morto | 5-a de junio 1852 en Munkeno, Germanio | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Loĝloko | Munkeno vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Bavario vd | ||||
Alma mater | Universitato de Landshut Nacia Akademio de la Sciencoj Leopoldina Akademio de Sciencoj de Munkeno Universitato de Munkeno | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Ludwig Andreas Buchner (mul) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | farmakologo universitata instruisto apotekisto vd | ||||
Aktiva en | Munkeno vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kariero
redaktiJohano Andreo Buknero faris siajn unuajn studojn en la Gramatika Lernejo de Munkeno, nuna Vilhelma Gimnazio[2]. Li studis apotekarton en Pfaffenhofen, kaj poste kun Johann Trommsdorff (1770-1837) en Erfurto. Tie laboris en la Farmacia Instituto, kaj ricevis sian diplomon pri doktoreco, en 1807. En 1809 li fariĝis Ĉefapotekisto de la Centra Instituto pri Farmacio[1] de Munkenaj. En tiu sama jaro li malkovris la parafinon en la Nafto de Tegernsee. Pli malfrue, li estis nomumita Asistanto ĉe la Medicina Komitato. En 1818, li estis Asocia profesoro pri Farmacio en la Universitato de Landshut[3] kaj en 1819 en la Universitato de Munkeno[4].
En 1828, Johano Andreo Buknero estis la unua kiu izolis ekde la planto Salix alba, etan kvanton da pikilformata, acideta, flaveca kaj amargusta substanco, al kiu li nomis salikino[5][6], iu β-glukozido el la aglukona saligenino aŭ salikila alkoholo, kiu efikas en la homa korpo tiel kiel la aspirino. En 1828, la esploristoj Luigi Valentino Brugnatelli (1761-1818) kaj Francesco Fontana (1794-1867) sukcesis izoli la salikinon, tamen kun malpuraĵoj.
En 1829, dank'al la klopodoj de la franca kemiisto Pierre-Joseph Leroux (1795-1871), li sukcesis izoli la Acetilsalikilatan acidon el la salikino kun sufiĉa purecogrado kaj finfine, Rafaelo Pirjo (1814-1865) estigis la salikilatan acidon kun alta purecogrado. En 1844 li estis indikita kiel plenrajta membro en la Akademio pri Sciencoj de Munkeno. Post la morto de Adolph Ferdinand Gehlen (1775-1815), li estis eldonisto de la periodaĵo "Repertorium für die Pharmacie" inter la jaroj 1815 kaj 1848.[7]. Buknero same malkovris la solaninon, en terpomoj, la nikotinon en tabakaj specimenoj, la berberinon[8] en la radikoj de berberiso, kaj la eskulinon[9] en la ŝeloj de la Eskulo.
Selektita verkaro
redakti- Neues Englisches Färbebuch oder gründliche Untersuchungen über die Natur ..., 1818, Edward Bancroft, Johann Andreas Buchner, Johann G. Dingler, Wilhelm Heinrich Jakob von Kurrer
- Würdigung der Pharmacie in staatswissenschaftlicher Beziehung nebst Vorschlägen zu ihrer Beförderung, 1818
- Toxikologie; ein Handbuch für Aerzte und Apotheker, so wie auch für Polizei- und Kriminal-Beamte, 1822-1827
- Positiones selectae ex universa medicina et chirurgia, 1823, Johann Andreas Buchner, Carl Fleischmann
- Grundriß der Chemie, 1826-1832
- Andreas Roeschlaub ... ad disputationem publicam praeside ... Andrea Buchner ..., 1827, Johann Peter Frank, Andreas Röschlaub, Johann Andreas Buchner
- Lehrbuch der analytischen Chemie und Stöchiometrie, 1836
- De pulsu arteriarum: Diss. inaug, 1839, Johann Andreas Buchner, Franz Paul Emmer
- Handwörterbuch der praktischen Apothekerkunst, Volume 3, 1844, Wilhelm Ludwig Bachmann, Johann Andreas Buchner
- Repertorium für die Pharmacie, Volume 100, 1848
- Andreas Buchner, Philosophiae, Medic. Et Pharmac. Doctor, Prof. Publ. Ordin ..., 1849, Peter Moser, Johann Nepomuk von Ringseis, Johann Andreas Buchner
- Andreas Buchner, Philosophiae, Medicinae Et Pharmaciae Doctor, Prof. Publ ..., 1850, Johann Schreiner, Johann Nepomuk von Ringseis, Johann Andreas Buchner
Literaturo
redakti- Personensuche
- WorldCat Identities
- Allgemeine Deutsche Biographie
- Deutsche Biographie
- Neues Repertorium für die Pharmacie, Volume 1
- Kremers and Urdang's History of Pharmacy, Edward Kremers, Glenn Sonnedecker
- History of Allergy, K.-C. Bergmann, J. Ring
- Pharmaceutical Chemistry, Jill Barber, Chris Rostron
- Sweet Enemy: A Veiled Seduction Novel, Heather Snow
Vidu ankaŭ
redakti-
Berberino -
Berberiso -
Eskulino -
Laktukino -
Saligenino -
Salikino
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 Oberapotheker an der Zentral-Stiftungs-Apotheke.
- ↑ Wilhelmsgymnasium.
- ↑ Dokumente zur Studiengesetzgebung in Bayern in der ersten Hälfte des 19 ..., Harald Dickerhof
- ↑ Archiv Der Pharmazie: Chemistry in Life Sciences, Volume 198
- ↑ Pharmaceutical Journal;: A Weekly Record of Pharmacy and Allied ..., Volume 13
- ↑ Organic Chemistry, William Brown, Christopher Foote, Brent Iverson, Eric Anslyn
- ↑ Repertorium für die Pharmacie, Volume 1, Johann Andreas Buchner
- ↑ Principles of organic and physiological chemistry, tr. by D. Breed, Carl Jacob Löwig
- ↑ PubChem