Joaquín ASCASO Budría (Zaragozo, ĉirkaŭ 1906 - Karakaso, Marto 1977) estis anarkosindikatista hispana de la Confederación Nacional del Trabajo, kaj prezidanto de la Regiona Konsilantaro de Defendo de Aragono (CRDA, laŭ hispanlingvaj sigloj) inter 1936 kaj 1937. Li estis kuzo de la fratoj Ascaso (Francisco kaj Domingo Ascaso) same anarkosindikatistaj revoluciuloj.

Joaquín Ascaso
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1905 (1905-11-30)
en Zaragozo
Morto 1-an de marto 1977 (1977-03-01) (71-jaraĝa)
en Karakaso
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Francisco Ascaso (kuzo aŭ kuzino)
Domingo Ascaso Abadía (en) Traduki (kuzo aŭ kuzino)
Alejandro Ascaso Abadía (en) Traduki (kuzo aŭ kuzino) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo anarki-sindikatismo
anarchist militiaman (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Biografio

redakti

Profesie li estis masonisto, june aliĝis al la Confederación Nacional del Trabajo, partoprenis en la anarkiista grupo "Los Indomables" kaj kunlaboris kun alia nomita "Los Solidarios". Li estis arestita en Zaragozo pro sia sindikatisma aktiveco en 1924 kaj la polica registro markis aĝon de 17 jaroj, post kio li fuĝis al Francio ĝis reveno je la alveno de la Dua Hispana Respubliko, tre influeita de la Insurekcio de Jaca. Li iĝis komitatano de la Revolucia Junularo de Zaragozo (Majo 1931), kaj engaĝiĝis en la luktado kontraŭ la sendungeco en la unuaj monatoj de la Respublica, pro kio li estis nomumita prezidanto de la masonistoj en Oktobro 1931.

En Majo 1936, li reprezentis la lokan Sindikaton de Konstruado en la Kongreso kiun la CNT okazigis en Zaragozo. Kiam eksplodis la Hispana Enlanda Milito li estis en Barcelono kaj en la kunteksto de la Hispana Revolucio de 1936, li aliĝis al la Fronto de Aragono, unue integrita en la Kolono Durruti kaj poste en la Kolono Ortiz. Li estis nomumita kiel registara delegito de la Regiona Konsilantaro de Defendo de Aragono la 19-an de Januaro 1937, kaj dum lia regado, la regiona konsilantaro funkciis kiel sendependa institucio ekster la centra registaro, kio rezultis en malkonsentoj inter Ascaso kaj la respublikaj aŭtoritatoj ĉefe ĉe komunistoj kiu opoziciis la kreadon de revolucio for de ilia kontrolo,[1][2] kaj finfine li estis arestita laŭ diversaj akuzoj.[3] La respublikano José Ignacio Mantecón oficiale regis la regionon,[1] kaj en ekzilo li montriĝis komunisto. Ascaso restis arestita 38 tagojn en la prizono de San Miguel de los Reyes, proksime al Valencio.

Finfine li povis eliri al Francio tra Andoro kun Antonio Ortiz Ramírez, kaj de tie foriris al Urugvajo, Ĉilio kaj Paragvajo, kaj finfine establis sin en Venezuelo. Tie li formis en la 1960-aj jaroj anarkiistan grupon Fuerza Única, kun Antonio Ortiz kaj aliaj hispanaj anarkiistoj en la ekzilo.

La historiisto Alejandro Díez Torre trovis kaj publikigis en 2006 memorlibron verkitan de la propra Ascaso, nome Memorias, 1936-1938, eldonita de la Universitato de Zaragozo. La verkisto Francisco Carrasquer, frato de la same verkisto Félix Carrasquer, publikigis samjare Ascaso y Zaragoza. Dos pérdidas: la pérdida, esplorverko pri Ascaso kaj la CRDA.

Agnosko

redakti
 
Strato Joaquín Ascaso en Zaragozo.

Laŭ decido de la municipo Zaragozo, plenumante la Leĝon de Historia Memoro de Hispanio, la 17an de februaro 2009,[4] la laborista kvartalo de Torrero de Zaragozo havas straton kun la nomo de Ascaso, anstataŭante "Cinco de Noviembre" (Kvina de Novembro), alude al viktimoj de respublikana bonbardado al armilarejo de la kvartalo.[5] En la sama kvartalo Torrero estas ankaŭ monumento al Ascaso antaŭ socia centro de la kvartalo. Monumento al Joaquín Ascaso: Omaĝo al Joaquín Ascaso en Zaragoza

Vidu ankaŭ

redakti
  1. 1,0 1,1 Gaceta de la República: Diario Oficial núm. 223, (11a de Aŭgusto 1937)
  2. Hugh Thomas (1976); Historia de la Guerra Civil Española, p. 780
  3. Hugh Thomas (1976); Historia de la Guerra Civil Española, p. 781
  4. Ayuntamiento de Zaragoza. Nuevos nombres de calles. Arkivita el la originalo je 2022-11-11. Alirita 2022-11-11 .
  5. El Periódico de Aragón. Celia Soria. Una calle con tradición anarquista