Jelena Lebedeva
Jelena Lebedeva (naskiĝis en 1965 en Ivanovo, mortis la 26-an de februaro 1997 en Moskvo), konata kiel Lena, estis rusia esperantistino.
Jelena Lebedeva | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1964 |
Morto | 26-an de februaro 1997 (32-jaraĝa) en Moskvo |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Rusio |
Familio | |
Edz(in)o | Andrej Grigorjevskij |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Ŝi ekestis esperantisto ekde 1981 en Ivanovo.. Ŝi agadis en tiama tutlanda organizo SEJM kiel komitatano (1988-1992), kaj internacie en TEJO kiel estrarano pri kongresoj kaj komitatano (1993-1995). Ŝi kunorganizis multajn Esperanto-renkontiĝojn, inter aliaj la Rusian Esperantistan Kongreson en Kolomna (1991) kaj la Internacian Junularan Kongreson en Sankt-Peterburgo (1995).
De 1994 ĝis sia morto, ŝi estis edzino de esperantisto Andrej Grigorjevskij. Ŝi mortis post malsano en Moskvo.
Studinte historion, Lena en 1996 fariĝis UEA-delegito pri eldonado kaj historio.
Bibliografio
redakti- nekrologo fare de la estraro de REU kaj la komitato de SEJM en februaro 1997
- nekrologo fare de Simone Fischer-Sorg en la numero marto-aprilo 1997 de la bulteno GEJ-Gazeto
- artikolo "Dek jarojn sen Lena" de februaro 2007 en la retejo Libera Folio
- Lena. 1998. Moskvo: Impeto. Poemaro memore al Lebedeva akompanata de prozaj memorskriboj.