Jean Cabanis
Jean Louis CABANIS (n. 8-a de marto de 1816 — m. 20-a de februaro de 1906) estis ornitologo Germanio.
Jean Cabanis | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de marto 1816 en Berlino |
Morto | 20-an de februaro 1906 (89-jaraĝa) en Friedrichshagen, Berlino |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio |
Alma mater | Humboldt-Universitato en Berlino |
Okupo | |
Okupo | ornitologo zoologo zoologia kolektisto |
Cabanis naskiĝis en Berlino. Li studis en la Universitato de Berlino de 1835 al 1839, kiam li vojaĝas al Nordameriko, de kie revenis en 1841 kun granda kolekto de natura historio.
Poste estis helpa direktoro de la Muzeo Universitata de Berlino, lasita de Martin Lichtenstein. Li fondis la gazeton Journal für Ornithologie en 1853, kiun li mem redaktoris dum la venontaj 41 jaroj, ĝis esti anstataŭita de sia bofilo Anton Reichenow.
Nomigoj
redaktiMultaj birdospecioj estis priskribitaj de li la unuan fojon ekzemple la jenajn:
- Kergelena ŝterno (Sterna virgata), Jean Cabanis, 1875.
- Hildebranda lamprotorno aŭ Hildebranda brilsturno (Lamprotornis hildebrandti), Jean Cabanis, 1878.
- Ruĝkrona najtingalturdo (Catharus frantzii), Jean Cabanis, 1861.
- Subspecio de Kernorompulo aŭ Kokotraŭsto, (Coccothraustes coccothraustes buvryi), Jean Cabanis, 1862.
- Stridorsa kampilorinko aŭ Stridorsa troglodito, (Campylorhynchus nuchalis), Jean Cabanis, 1847.
- Rustgorĝa cinklo aŭ Argentina cinklo (Cinclus schulzi), Jean Cabanis, 1882.
- Subspecio de Hararpego (Picoides villosus hyloscopus), Cabanis & Heine, 1863.
- Fajrbeka arasario, (Pteroglossus frantzii), Jean Cabanis, 1861.
- Subspecio de Kolumarasario, (Pteroglossus torquatus nuchalis), Cabanis, 1862.
- Subspecio de Kecalo, (Pharomachrus mocinno costaricensis), Cabanis, 1869.
- Subspecioj de Azia koelo, (Eudynamys scolopacea chinensis) kaj (Eudynamys scolopacea malayana), Cabanis kaj Heine, 1863.
- Ruĝeca troglodito (Troglodytes rufulus), Jean Cabanis, 1849.
- Nigreca turdo (Turdus nigrescens), Jean Cabanis, 1860.
- Norda formikulo (Myrmecocichla aethiops), Jean Cabanis, 1856.
- Stepkalidro, (Tryngites subruficollis), Jean Cabanis, 1857.
- Subspecio de Nigrakoluma barbulo, (Lybius torquatus irroratus), Cabanis, 1878.
- Angola muŝkaptulo, (Melaenornis brunneus), Jean Cabanis, 1886.
- Okcidenta olivhipolao aŭ Izabela hipolao, (Hippolais opaca), Jean Cabanis, 1850.
- Griza kalamonasto (Calamonastes simplex), Jean Cabanis, 1878.
- Blankapuga eŭfonjo (Euphonia minuta), Jean Cabanis, 1849.
- Palasa emberizo, (Emberiza pallasi), Jean Cabanis, 1851.
- Nigrabrusta ajmofilo, (Aimophila humeralis), Jean Cabanis, 1851.
- Makisgaroloj aŭ genro de Aphelocoma.
- Flavgorĝuloj aŭ genro de Geothlypis
- Subfamilio de Drepanidenoj, Jean Cabanis, 1847.
Kaj aliaj multaj ricevis nomon laŭ li:
- Sudokcidenta grupo cabanisi ("Kabanisa parulio") de la Orkrona parulio, Basileuterus culicivorus.
- Longvosta kapuĉolanio (Lanius cabanisi), (Hartert, 1906)
- Kabanisa emberizo (Emberiza cabanisi)
Granda parto el ili estas birdoj de Ameriko aŭ Afriko.