Jean-Philippe Rameau
Jean Philippe RAMEAU (25-a de septembro 1683 – 12-a de septembro 1764) estis grava franca komponisto kaj muzika teoriisto de baroka muziko.
Jean-Philippe Rameau | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de septembro 1683 en Diĵono, Reĝlando Francio |
Morto | 12-an de septembro 1764 (80-jaraĝa) en Parizo, Reĝlando Francio |
Tombo | Preĝejo Saint-Eustache |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Reĝlando Francio |
Alma mater | Collège des Godrans (en) |
Familio | |
Frat(in)o | Claude Rameau (en) |
Edz(in)o | Marie-Louise Mangot (en) |
Infano | Claude-François Rameau (en) |
Okupo | |
Okupo | komponisto orgenisto klavicenisto muzika teoriisto koreografo muzikologo teoriisto |
Verkoj | Dardanus Pièces de clavecin en concerts Traité de l'harmonie réduite à ses principes naturels Pièces de Clavecin Castor et Pollux Les Indes galantes Hippolyte et Aricie Platée |
Li naskiĝis en Dijon (Francio) kie lia patro estis orgenisto. Ankaŭ la juna Rameau iĝis orgenisto kaj tiel laboris en variaj urboj: Milano, Avignon, Clermont, Parizo, Liono. Fine li lokiĝis en Parizon en 1722, kie li eldonis sian unuan teorian libron pri harmonio. Tiam li estis kvardek-jara kaj tute nekonata.
La okazo kiu ŝanĝos lian vivon estas la renkonto kun la sinjoro de La Pouplinière. Tiu mecenato vivigis orkestron kies direkton li konfidis al Rameau. Ankaŭ ĉe La Pouplinière li renkontis famaj homoj kiel Voltaire aŭ la abato Pellerin kiu verkis liajn unuajn libretojn.
La sukceso de Hippolyte et Aricie en 1733 igis la famon de Rameau. De tiam li verkis por la kortego kaj la operteatro de Parizo. Post 1760 komencis la Guerre des bouffons (komedio de la bufonoj) inter unuflanke prouloj de "franca opero", t.e. tiuj en la stilo de li (kaj Lully), kaj aliaflanke la prouloj de la "itala opero" en la stilo de Pergolesi, kvankam nur artaj preferoj tiu kverelo estis ofte akra.
La plej gravaj el liaj operoj estas:
- ’’Hippolyte et Aricie’’
- ’’Les Indes Galantes’’
- ’’Castor et Pollux’’
- ’’Dardanus’’
- ’’Zoroastre’’
Sed nuntempe plej ludataj estas liaj
- Du libroj da muzipecoj por klaviceno
Eksteraj ligiloj
redaktiPartituroj rete videblaj:
- Teneraj plendoj kaj indianoj
- Tambureto
- Jean-Philippe Rameau / Diskografio Arkivigite je 2007-02-19 per la retarkivo Wayback Machine