Japana Imperio

eksa imperio (1868–1947), konsistanta el landoj en Orienta Azio kaj Pacifikaj insuloj
Tiu ĉi artikolo traktas la ŝtaton Imperia Regno Grand-Japanio aŭ mallonge Japana Imperio inter la jaroj 1868 kaj 1945. Por la pli fruaj formoj de la japana ŝtato vidu la artikolon historio de Japanio, por la nuna ŝtato la artikolon Japanio.

La Japana Imperio aŭ en longa formo Imperia Regno Grand-Japanio (japane 大日本帝國) estis la ŝtata formo de Japanio inter la jaroj 1868 kaj 1945. Ĝi historie komenciĝis per la Mejĝi-reformo (aŭ Mejĝi-restarigado) ekde la jaro 1868, kaj formale fundamendiĝis per la Mejĝi-konstitucio de la Japana Imperio (大日本帝國憲法) valida ekde la 29-a de novembro 1890: Per tiu konstitucio interalie la lando ricevis duĉambran nacian parlamenton, konsistanta el la ĉambroj Ŝugiin kaj Sangiin.

Japana Imperio Imperia Regno Grand-Japanio
大日本帝國

Dai-Nippon / Dai-Nihon Teikoku

flago de Japanio

Imperia Krizantema Blazono

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Kimi ga yo, "La reĝlando de la imperiestro"
Nacia devizo: 八紘一宇

"Hakkō iĉiu"
"ok malproksimegejoj, unu tegmento"
("la tuta mondo sub unu tegmento")

historia lando (1947–)
imperio (1868–1947) Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Tokio
Oficiala(j) lingvo(j) Japana
Uzata(j) lingvo(j) japana lingvo
Loĝantaro 97770000
(takso de la jaro 1935)
Horzono 9
Politiko
Politika sistemo monarkio
Ekonomio
Valuto Eno (¥ / 円)
vdr

La Japana Imperio montriĝis tre ekspansiema ŝtato, kaj aparte en la Dua Mondmilito armee forte konkeris grandajn partojn de orienta Azio kaj multajn el la insularoj en la Pacifika Oceano. Formale la imperio ĉesis ekzisti per la ŝtata kapitulaco la 2-an de septembro 1945, sed en konstitucia vidpunkto ĝi daŭris ĝis instalo de nova konstitucio la 2-an de majo 1947.

La japana imperiismo estis preskaŭ nepra neceso konsiderinte la malgrandon de la insulara japana teritorio kaj la potencon de ties homa, militista kaj ekonomia disvolviĝo.

Jam dum la Unua japana-ĉina milito en 1894, Japanio aligis Tajvanon. Kiel rezulto de la Rusa-japana milito en 1905, Japanio konkeris parton de la insulo Saĥaleno el Rusio. Koreio estis aligita en 1910. Dum la Unua Mondmilito Japanio prenis teritoriojn lasatajn de Germanio en la provinco de Ĉinio nome Ŝandongo, same kiel la Marianoj, Karolinoj, kaj Marŝaloj. En 1918, Japanio okupis partojn de Rusia Ĉemara Regiono kaj partojn de orienta Siberio kiel partoprenanto en la Siberia interveno. En 1931 Japanio konkeris Manĉurion. Dum la Dua japana-ĉina milito en 1937, ĝi invadis Ĉinion. Fine de la Pacifika Milito, Japanio estis konkerinta plej el Malproksima Oriento, inklude kio nun estas Hongkongo, Vjetnamo, Kamboĝo, Tajlando, Birmo, Filipinoj, Indonezio, Novgvineo kaj multajn insulojn de la Pacifika Oceano.[1][2][3]

Laŭlonge de 1944 kaj ĉefe de 1945 Japanio estis perdinta ĉiujn tiujn teritoriojn kaj komence de septembre la akcepta subskribo de la Kapitulaco de Japanio markis ties perdon. La lastaj malvenkoj de la Japana Imperio estis la Soveta invado de Manĉurio kaj la Sovet–Japana Milito.

Referencoj

redakti
  1. Joseph A. Mauriello Japan and The Second World War: The Aftermath of Imperialism. Lehigh University. Alirita December 9, 2013 .
  2. Japanese Imperialism 1894-1945. National University of Singapore. Alirita December 9, 2013 .
  3. The Japanese Empire 1942. The History Place. Alirita December 9, 2013 .

Vidu ankaŭ

redakti