Jan Ciepliński
Jan Ciepliński estis pola baletisto, koreografo, baletinstruisto.
Jan Ciepliński | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de majo 1900 en Varsovio |
Morto | 17-an de aprilo 1972 (71-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando Usono |
Okupo | |
Okupo | baleta dancisto koreografo ballet teacher (en) |
Jan Ciepliński[1] naskiĝis la 10-an de majo 1900 en Varsovio (Rusa Imperio, nuntempe en Pollando), li mortis la 17-an de aprilo 1972 en Novjorko.
Biografio
redaktiJan Ciepliński inter 1909-1918 li estis studento de baleta lernejo en Varsovio. Jam ekde 1915 li havis baletrolojn en en:Grand Theatre, Warsaw. Inter 1918-1921 li estis membro de alia baletkompanio en Varsovio kaj li prezentis soldancojn. En 1921 li turneis en Eŭropo, Usono kaj Kanado kun Anna Pawłowa, poste li hejmenvenis kaj organizis sian propran baletan teamon de ĉirkaŭ tridek homoj. Li estis gvidanto kaj koreografo. La teamo prezentis baletojn ĝis 1925 en Katowice, Poznań kaj Vilno, poste la teamo ĉesis. Ciepliński poste estis membro de alia baleta trupo, inter 1927-1931 li estis baletmajstro kaj koreografo de la Reĝa Stokholma Opero, inter 1930-1934 de la Reĝa Operejo de Budapeŝto. En 1934 li revenis al Varsovio kaj li estis ĉefa baletmajstro kaj koreografo de Grand Theatre. En la sekva jaro li kaŭzis skandalon, tial li forvojaĝis al Bonaero. Inter 1943-1948 li denove laboris en Budapeŝto, kie li prezentis 40 baletojn. Li prezentis plurajn gravajn kaj modernajn verkojn de la tiama internacia baleta literaturo, li kreis verkojn kun hungara temo kaj li ankaŭ provis enscenigi unuaktajn teatraĵojn sen intrigo. Li finis sian karieron en Novjorko, kie li funkciigis baletstudion.
Lia filma rolo (elekto)
redakti- Strachy (1938) - danca rolo
Liaj koreografiaĵoj (elekto)
redakti- Magyar ábrándok (1933)
- József legendája (1934)
- Az infánsnő születésnapja (1936)
- Bolero (1943)
- ero en Sába királynője (1945)
- Divertimento (1947)
Lia libro
redakti- "La Historio de Pola Baleto" Londono, 1955
Elektitaj disĉiploj
redaktiFontoj
redakti- biografio kun foto
- hungarlingva biografieto kun foto kaj roloj Arkivigite je 2022-09-11 per la retarkivo Wayback Machine
- [1]
- hungarlingva biografio