Jacques Offenbach
german-franca komponisto kaj violonĉelisto (1819-1880)
Jacques OFFENBACH [ʒak ofenbax] (naskiĝis la 20-an de junio 1819 en Kolonjo, mortis la 4-an de oktobro 1880 en Parizo) estis franca komponisto kaj muzikisto. Li naskiĝis en Germanio, sed prenis la francan ŝtatanecon.
Jacques Offenbach | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Jakob Eberst Offenbach |
Naskiĝo | 20-an de junio 1819 en Kolonjo, Reĝlando Prusio, Germana Federacio |
Morto | 5-an de oktobro 1880 (61-jaraĝa) en Parizo |
Mortokialo | Kora malsufiĉo |
Tombo | Tombejo de Montmartre, 9 |
Lingvoj | germana • franca |
Ŝtataneco | Francio (1860–) Reĝlando Prusio |
Alma mater | Konservatorio de Parizo |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Isaac Offenbach (en) |
Edz(in)o | Herminia de Alcain (en) |
Infano | Minna Offenbach-Hettich (en) |
Okupo | |
Okupo | komponisto dirigento violonĉelisto theatre entrepreneur (en) |
Verkoj | La Rakontoj de Hoffmann Orpheus in the Underworld |
Li estas la aŭtoro de multaj komikaj operoj, operetoj: Orphée aux enfers (1858), La Belle Hélène (1864), La Vie parisienne (1866), kaj ankaŭ de unu fantazia opero "Les Contes d'Hoffmann" (La rakontoj de Hoffmann). Multaj el liaj verkoj estis satiroj pri la monduma socio de tiama Parizo.
Li reprenis en unu el siaj verkoj, "La Gaîté parisienne", la tiam furoran dancon "Cancan", kiun oni tiutempe ofte dancis en la klubo "Moulin Rouge".