Jack Smith (reĝisoro)
Jack Smith (14a de Novembro 1932 – 25a de Septembro 1989) estis usona filmfaristo, aktoro, kaj pioniro de subkultura kino. Li estis ĝenerale laŭdata kiel fonda patro de usona performanca arto, kaj estis de kritikistaro agnoskita kiel majstra fotisto, kvankam lia fota verkaro estas rara kaj restas tre nekonata.
Jack Smith | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de novembro 1932 en Columbus |
Morto | 18-an de septembro 1989 (56-jaraĝa) en Manhatano |
Mortokialo | Morto pro aidoso |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro filmaktoro aktoro fotisto ĉefkameraisto |
Verkoj | Flaming Creatures |
Smith edukiĝis en Teksaso kie li faris sian unuan filmon, Buzzards over Baghdad, en 1952. Li translokiĝis en Novjorkon en 1953.[1]
La plej fama (kaj ĉefe la plej notinda) el la verkoj de Smith estas Flaming Creatures (1963). Tiu filmo estas satiro de la holivudaj filmoj de kategorio B kaj estas omaĝo al aktorino Maria Montez, kiu stelulis en multaj tiaj produktaĵoj. Tamen, aŭtoritatoj konsideris kelkajn scenojn kiel pornografiaj. Kopioj de la filmo estis konfiskitaj ĉe la premiero kaj ĝi estis sekve malpermesita (teknike, ĝi estas ankoraŭ malpermesita ĝis nun).
Selektita filmaro
redakti- De Jack Smith
- 1952: Buzzards Over Baghdad [1]
- 1961: Scotch Tape
- 1963: Flaming Creatures (b/w, 46 min.)
- 1963: Normal Love (120 min.)
- 1967: No President (a/k/a The Kidnapping of Wendell Wilkie by The Love Bandit, ĉ. 50 min.)
- Kun Jack Smith kiel aktoro
- 1960: En filmo de Ken Jacobs nome Little Stabs at Happiness.[1]
- 1963: En filmo de Jacobs nome Blonde Cobra
- 1963: En filmo de Ron Rice nome Queen of Sheba Meets the Atom Man.[1]
- 1964: En filmo de Rice nome Chumlum.[1]
- 1965: En filmo de Andy Warhol nome Camp
- 1966: En filmo de Warhol nome Hedy (a/k/a Hedy the Shoplifter) kun Mario Montez kaj Mary Woronov,
- 1974: En filmo de Ted Gershunny nome Silent Night, Bloody Night kun Mary Woronov, Patrick O'Neal, John Carradine, Candy Darling, Ondine, kaj Tally Brown
- 1989: En filmo de Ari Roussimoff (Frankenhooker) nome Shadows in the City[1]
- Pri Jack Smith
- 2006: Jack Smith and the Destruction of Atlantis fare de Mary Jordan.[1]
Libroj de Smith
redakti- 1960 16 Immortal Photos
- 1962 The Beautiful Book (dead language press, republikigita en 2001 deGranary Books)
Referencoj
redaktiNotoj
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 "Film Examines Art-World Provocateur" Arkivigite je 2007-06-28 per la retarkivo Wayback Machine By David Ebony, Art in America, May '07, p.47. Konsultita 2-3-09. Kun fotoj de Smith en antaŭ-produktorado por Flaming Creatures kaj en Shadows in the City.
Bibliografio
- Hoberman, J., On Jack Smith's 'Flaming Creatures' (And Other Secret-Flix of Cinemaroc), New York: Granary Books, 2001
- J. Hoberman kaj Leffingwell, Edward (eld.), Wait For Me At The Bottom Of The Pool: The Writings Of Jack Smith, New York kaj London: High Risk Books and PS1, 1997
- Johnson, Dominic. "Glorious Catastrophe: Jack Smith, Performance and Visual Culture", Manchester and New York: Manchester University Press, 2012
- Leffingwell, Edward (Kismaric, Edward and Carole & Heiferman, Marvin, eds.) Flaming Creature: Jack Smith, His Amazing Life and Times, London: Serpent's Tail, 1997
- Reisman, D. "In the Grip of the Lobster: Jack Smith Remembered", Millennium Film Journal 23/24, Winter 1990-91.