Júlia Szendrey
Ne miskomprenu kun Júlia Szendrei same prononcebla! Júlia SZENDREY [sendrei], hungare Szendrey Júlia estis literaturamanto, poeto, verkisto, edzino de Sándor Petőfi, kiun la nuntempo taksas kontraŭdire.
Júlia Szendrey | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 29-an de decembro 1828 en Keszthely | |
Morto | 6-an de septembro 1868 (39-jaraĝa) en Peŝto | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Kancero vd | |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 17/1-1-3 vd | |
Lingvoj | hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Familio | ||
Edz(in)o | Sándor Petőfi Árpád Horvát vd | |
Infanoj | Zoltán Petőfi ( Sándor Petőfi) Árpád Horvát (en) ( Árpád Horvát) vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto tradukisto verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ŝi naskiĝis en Keszthely, en la 29-an de decembro 1828, ŝi mortis en Pest, en la 6-a de septembro 1868.
Vivo
redaktiLia patro havis gravan postenon en grandbienoj en Keszthely, poste en Erdőd. Júlia frekventis lernejojn en Mezőberény kaj en Pest. Ŝi renkontis Sándor Petőfi en balo de Nagykároly en 1846. La tiam jam fama poeto verkis al ŝi multe da belegaj poemoj. Post unu jaro geedziĝo okazis. Gepatroj de Júlia ne apogis la geedziĝon. La juna paro komencis la komunan vivon en Pest. La edzino iom estis ekstravaganca por la tiamaj kutimoj. Ŝi fumis cigaron kaj vestiĝis en pantalono.
La unusola komuna filo Zoltán Petőfi naskiĝis en 1848. Post malapero de la edzo ŝi vivis en Transilvanio, kie ŝi vane serĉigis sian edzon. En 1850 ŝi elektis novan edzon Árpád Horvát. Tiu ago kaŭzis tutlandan indigniĝon. Tamen ŝi naskis 4 gefilojn, dume ŝi ne edukis Zoltán-on. Abrupte en 1866 ŝi forlasis la edzon. Ŝi mortis en Pest, tie ŝi entombiĝis en komuna tombo kun gepatroj de Petőfi. Spite la duan edziĝon, en la tomboŝtono legeblas: Petőfi Sándorné (laŭ sugesto de Kálmán Kalocsay: Petőfi Sándoredza).
Verkaro
redakti- tradukaĵo de fabeloj de Hans Christian Andersen de 1856
- poemoj kaj noveloj 1909
Memoraĵoj
redakti- skulptaĵoj en Kiskőrös kaj en Mezőberény
- stratoj en Keszthely kaj en Pécs
- lernejo en Keszthely
- 2 memortabuloj