János Szeberényi (superintendanto)
János Szeberényi [jAnoŝ seberEnji], slovake Ján Seberini, laŭ hungarlingve kutima nomordo Szeberényi János estis hungaria slovaka luterana pastro, superintendanto, altlerneja instruisto. Lia filo estis Gusztáv Szeberényi. Liaj familiaj nomvariantoj estis Szeberini, Szeberinyi aŭ Szeberínyi.
János Szeberényi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 1-an de januaro 1780 en Nagyfalu (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Morto | la 10-an de februaro 1857 en Selmecbánya (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Lingvoj | slovaka |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Infanoj | Gusztáv Szeberényi, Johann Michael Szeberinyi (en) |
Okupo | |
Okupo | verkisto |
János Szeberényi[1] naskiĝis la 1-an de januaro 1780 en Nagyfalu (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Veličná en Slovakio, li mortis la 10-an de februaro 1857 en Selmecbánya (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio).
Biografio
redaktiJános Szeberényi apartenis al la slovaka minoritato de la lando. Li lernis-studis en pluraj urboj de Supra Hungarujo, ekde 1804 en Jena. Post 3 semestroj li hejmenvenis kaj li estis familia edukisto en Pozsony. Ekde 1807 li estis luterana pastro en pluraj lokoj. Li estis elektita eklezia notario en Selmecbánya, eklezia dekano en 1829. Li estis superintendanto inter 1834 kaj 1850, poste la Habsburgoj malpermesis tiun postenon. Pli frue en 1839 li ricevis honoran teologian doktoriĝon de universitato en Jéna. Liaj religiaj artikoloj aperis enlande kaj en Germanio.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Oratio ad natalem diem Caroli Augusti ducis Saxoniae (1806)
- De praecipuis capitibus primae educationis... (1810, 1811)
- Pietatis monumentum, quod... Carolo Augusto... (1816)
- In solennis Aug. Conf. inauguratio novarum aedium scholasticarum (1830)
- Predigten welche bei dem 50 j. Jubelteste der ev. Gemeinde A... (1837)
- Corpus maxime memorabilium synodorum evangelicarum augustanae confessionis in Hungaria (1848)
- Kritik der ung. Synodalbeschlüsse vom Jahre 1791 (1858)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio Arkivigite je 2020-10-26 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 2-a punkto)