János Apáczai Csere
APÁCZAI CSERE János [apacai ĉere janoŝ] estis hungara profesoro, teologia, filozofia kaj pedagogia verkisto naskita la 10-an de junio 1625 en vilaĝo Apáca kaj mortinta la 31-an de decembro 1659 en Kolozsvár.
János Apáczai Csere | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Csere János |
Naskiĝo | 10-an de junio 1625 en Apața, Princlando Transilvanio |
Morto | 31-an de decembro 1659 (34-jaraĝa) en Kluĵo, Hungara reĝlando |
Mortokialo | Tuberkulozo |
Tombo | Tombejo Házsongárd 46° 45′ 52″ Nordo 23° 35′ 35″ Oriento / 46.7644519 °N, 23.5931719 °O (mapo) |
Lingvoj | hungara • latina |
Ŝtataneco | Princlando Transilvanio |
Alma mater | Universitato Utrecht (1649–) Universitato de Lejdeno (1648–) Universitato de Franeker (1647–) Universitato de Harderwijk (–1651) |
Memorigilo | |
Familio | |
Frat(in)o | Tamás Apáczai (en) |
Okupo | |
Okupo | pedagogo filozofo teologo |
Verkoj | Magyar encyclopaedia Disputatio philosophica de mente humana Q61741275 Q61866123 Q61885091 |
Biografio
redaktiApáczai Csere lernis en Kolozsvár, Gyulafehérvár kaj en universitatoj de Nederlando: Franeker, Leiden, Utrecht. Li estis la unua doktoro de la universitato Harderwijk. Oni oferis al li universitatan postenon en Utreĥto, sed li ne akceptis ĝin, prefere en 1653 revenis Transilvanion kaj fariĝis profesoro unue en Gyulafehérvár kaj poste en Kolozsvár ekde 1656. Multe da siaj lernantoj sekvis lin por aŭskulti plue siajn prelegojn. Lia ĉefverko estas Magyar Encyclopaedia , kiu aperis en Utreĥto en 1655. Ĝi ne estas originala verko, sed tradukaĵo el la verkoj de Descartes, Ramus, W. Ames kaj aliaj. En 1654 aperis en Gyulafehérvár la libreto Magyar Logikátska, kiu estas filozofia lernolibro.
Verkoj
redakti- Válogatott pedagógiai művei (Bp., 1899);
- Válogatott pedagógiai művei (Bp., 1956);
- Magyar Encyclopaedia (Bp., 1959).
Bibliografio
redakti- Bán Imre: Apáczai Csere János, 1958.
- A. Cs. J. (Ped. Szle emlékszáma, 1960. 2. sz.)
- Berczeli A. Károly: Válaszúton (teatraĵo, Bp., 1954);
- Németh László: Apáczai (dramo, Történeti drámák, Bp., 1963);
- Áprily Lajos: Tavasz a házsongárdi temetőben (poemo).
- Fábián Ernő: Apáczai Csere János, monografieto, 1975.