Izabela Klara Eŭgena de Hispanio

Infanta Isabel Clara Eugenia de Hispanio aŭ Izabela Klara Eŭgena de Hispanio aŭ Clara Isabella Eugenia laŭ diversaj fontoj (12-a de aŭgusto 1566 - 1-a decembro 1633) estis, kun sia edzo Alberto la 7-a, Arkiduko de Aŭstrio kunreĝino de la Hispana Nederlando en Malsupraj Landoj kaj nordo de la moderna Francio. Ŝi estis filino de Filipo la 2-a de Hispanio.

Izabela Klara Eŭgena de Hispanio
Persona informo
Isabel Clara Eugenia de Austria
Naskonomo Isabel Clara Eugenia de Austria
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1566 (1566-08-12)
en Palace of Valsain, Reĝlando de Kastilio,  Hispana Imperio
Morto 1-an de decembro 1633 (1633-12-01) (67-jaraĝa)
en Bruselo, Hispana Nederlando,  Hispana Imperio
Tombo Katedralo de Bruselo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Habsburga dinastio en Hispanio vd
Patro Filipo la 2-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Elizabeto de Valois Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Catalina Micaela of Spain (en) Traduki, Karlo, princo de Asturio, Filipo la 3-a, Ferdinando Habsburgo, Diego de Aŭstrio, Infanta Maria of Spain (en) Traduki kaj Infante Carlos Lorenzo of Spain (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Alberto la 7-a de Aŭstrio (1598, 1599, 1599–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Anna Mauritia von Habsburg (en) Traduki, Philipp von Habsburg (en) Traduki, Albrecht von Habsburg (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Karlo la 5-a (patra avo)
Ferdinando la 1-a (praonklo)
Maksimiliano la 2-a (boonklo, kuzo de patro aŭ patrino, bopatrio)
Alberto la 7-a de Aŭstrio (second nephew (en) Traduki, unuaranga kuzo)
Maria de Aŭstrio (patra onklino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Bruselo vd
Guberniestro de la Hispana Nederlando
Dum 15981633
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Izabela kaj "ŝia" nano, ĉ. 1599

Izabela Klara Eŭgena naskiĝis en Segovia la 12-an de aŭgusto 1566, kiel filino de Filipo la 2-a kaj lia tria edzino Izabela de Valois. Ŝiaj patraj geavoj estis la imperiestro Karlo kaj Izabela de Portugalio. Ŝiaj patrinaj geavoj estis Henriko la 2-a de Francio kaj Katerino de Mediĉo.

Tiu nasko ege kontentigis ŝian patron, kiu jam havis viran heredonton nome Karlo, princo de Asturio kun kiu la patro aliflanke neniam bone rilatis. Fakte la patrino de Izabela Klara Eŭgena estis destinita al la heredonto (laŭtitole princo de Asturio), sed poste la patro Filipo mem edziĝis al ŝi, kiu unue maksukcese estis naskonta ĝemelojn antaŭ naski la estontan reĝinon de Nederlando.

Laŭ legendo Izabela promesis ne ŝanĝi siajn internajn vestaĵarojn ĝis milita sukceso; tiele la blanka vestaĵaro iĝus flaveca aŭ eĉ helbrunflava kaj tio farigis la vorton por la koloro Izabela. Onidire, ŝia edzo Alberto la 7-a, Arkiduko de Aŭstrio (1559–1621) sieĝis Ostendon en julio de 1601 kaj Izabela, esperante rapidan venkon promesis ne ŝanĝi siajn internajn vestaĵarojn ĝis la sieĝa sukceso. Tamen tio daŭris tri jarojn (ĝis septembre de 1604) kaj tiele ŝia vestaĵaro iĝus jam ne tiom blanka dume. Tamen la legendo falsas, ĉar jam tiam la vorto por la koloro estis uzata.