Itu
Itu (oficiale portugale Município de Itu) estas malnova historia municipo kaj universitata grandurbo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Macro Metropolitana Paulista kaj en la mikroregiono Sorocaba. Laŭ la stato de 2015 en la municipo vivis 167 095 loĝantoj sur areo de 640,72 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 261 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 123 509. La teritorio havas komunan limon kun Salto, Porto Feliz, Araçariguama, Cabreúva, Elias Fausto, Indaiatuba, Mairinque, São Roque kaj Sorocaba. Ĝi apartenas al urbaro de Sorocaba. La loknomo signifas en indiĝena lingvo: "granda akvofalo".
Itu | |||
---|---|---|---|
municipo de Brazilo urbego vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Brazilo | ||
Regiono | Sudorienta regiono | ||
Subŝtato | San-Paŭlio | ||
Mezoregiono | Macro Metropolitana Paulista | ||
Mikroregiono | Sorocaba | ||
Fondita | 1610 | ||
Poŝtkodo | 13300-000 | ||
Telefonkodo | 11 | ||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 167 095 (2015) [ ] | ||
Loĝdenso | 261 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 23° 16′ S, 47° 18′ U (mapo)-23.264166666667-47.299166666667Koordinatoj: 23° 16′ S, 47° 18′ U (mapo) [ ] | ||
Alto | 583 m | ||
Areo | 640,72 km² | ||
Horzono | UTC-03:00 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Itu [ ] | |||
Geografio
redaktiItu situas sur altebenaĵo en sudorienta parto de la lando. Du riveroj fluas tra la municipo: Tietê kaj Jundiaí.
Historio
redaktiItu estis fondita fare de la portugaloj en 1610, sed jam en 1604 ili akiris bienojn. Itu iĝis paroĥo en 1653, en 1657 ĝi estis levita al vilaĝo kaj municipo. En 1760 ekzistis proksimume 105 domoj. Ĝi iĝis parto de Brazilo en 1822, kaj iĝis grandurbo en 1843. Itu estis la naskiĝloko de la brazila respubliko.
Klimato
redaktiItu situas en humida subtropika zono, kiun forte influas la montara regiono. La averaĝa temperaturo varias inter 16-22 C°. La someroj estas varmegaj, la vintroj estas modere malvarmaj kaj sekaj.
Trafiko
redaktiEn Itu kaj en la regiono aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. La fervojo funkcias ekde 1873. La loka flughaveno akceptas nur malgrandajn aviadilojn. La internacia flughaveno funkcias ĉe Campinas (52 km).
Vidindaĵoj
redaktiItu havas faman muzeon kaj diversajn kirkojn.
Ĝemelurboj
redakti- Salto (San-Paŭlio), Brazilo
- Chambéry, Francio