Itelmena lingvo
lingvo en Azio
La itelmena lingvo estas la indiĝena lingvo de la itelmenoj aŭ kamĉadaloj, etno kiu estas komponita de la originaj loĝantoj de Kamĉatko en Rusio. La itelmena lingvo estas malproksime rilata al la ĉukĉa kaj la korjaka, formante la lingvan familion de la ĉukĉa-kamĉatka lingvaro, sed ĝi estas nune preskaŭ formortinta, dum la plejmulto de etnaj itelmenoj estas denaskaj parolantoj de la rusa. A. P. Volodin publikigis gramatikon de la itelmena lingvo.
Itelmena lingvo | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Kamchatkan | |
Parolantoj | 82 |
Skribo | cirila alfabeto |
Danca grupo de itelmenaj knabinoj en 2013
| |
Lingva statuso | 5 krize endanĝerigita |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | itl |
Glottolog | itel1242 |
Angla nomo | Itelmen |
Franca nomo | itelmène |