Internacia Vegetarana Unuiĝo
Internacia Vegetarana Unuiĝo (angle International Vegetarian Union, mallonge IVU) fondiĝis la 18-an de aŭgusto 1908 en Dresdeno.
Internacia Vegetarana Unuiĝo | ||
---|---|---|
International Vegetarian Union | ||
volontula asocio neprofitcela organizaĵo internacia ne-registara organizaĵo ombrelorganizaĵo | ||
Komenco | 18-a de aŭgusto 1908 vd | |
Lando(j) | Germanio vd | |
Sidejo | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | |
Agareo | ||
Moto | Promoting Vegetarianism Worldwide Since 1908 | |
Fondinto(j) | ProVeg Germany vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | registrita asocio de Germanio | |
La loko kaj tempo de la kongreso estis elektitaj pro la 4-a Universala Kongreso de Esperanto, kadre de kiu la 16-an de aŭgusto 1908 (do du tagojn antaŭ IVU) fondiĝis la Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Vegetaranoj (nuntempe TEVA).
IVU organizas Mondajn Vegetarajn Kongresojn. Nuntempe ili okazas ĉiun duan jaron, ekzemple en 2008 en Dresdeno pro la 100-jara jubileo.
Monda Tago de Vegetarismo (angle: World Vegetarian Day) estas festo celebrata ĉiujare la 1-an de oktobro, fiksita la 22-an de novembro 1977 de Internacia Vegetarana Unuiĝo.