Interna dekoracio

(Alidirektita el Interna dezajno)

Interna desegnoInterna dezajno (foje interna arkitekturo) estas speco de dezajno, kies temo estas aranĝo de la arkitektura interno, planado kaj dezajno de internaj spacoj. Ĝi inkludas teknik-konstruajn aspektojn same kiel estetik-artajn zorgojn. Tiu ĉi dezajno de spacoj kaj objektoj de ofta uzo ene de enfermita loko, ĉu ĝi estas privata hejmo, komerca establaĵo, gastiganta spaco, laborejo.

La arto déco interno de la granda concourse ĉe la 30a Strata Stacio en Filadelfio.
La lobio de Hotelo Bristol, Varsovio
historia ekzemplo: manghalo de la Balliol Altlernejo, Oksfordo

La ĉefa celo estas alporti al harmonia unueco la funkcion de la ĉambro, la subjekto-spaca medio kaj homa agado. Interna dezajno estas desegnita por kombini utilismajn, estetikajn, teknikajn kaj konstruajn kaj, en iuj kazoj, artajn kaj figurajn ecojn de la desegnita spaco. La dezajnisto ankaŭ solvas problemojn pri optimumigo de endomaj laborprocezoj, plibonigas orientigon kaj disvolvas la dezajnon de specialigitaj lokoj laŭ ilia funkcio (ekzemple registradstudioj, filmredaktado, fotado ; akvaj parkoj. La dezajnisto administras la tutan dezajnprocezon, komencante per ĉambra aranĝo, lumigo, ventolsistemoj, akustiko; murdekoracio (tapeto); kaj finiĝante kun la lokigo de mebloj kaj instalado de orientigataj signoj.

Galerio

redakti

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti