Igor Galajĉuk
Igor GALAJĈUK (naskiĝis en 1956 apud Monastiriska, Ternopila provinco, Ukraina SSR, Sovetunio) estas sovetia, ukraina kirurgo-kancerologo, doktoro de medicino kaj esperantisto. En 1979 I. Galajĉuk finis la Ternopilan Ŝtatan Medicinan Instituton (nun — Ivan Horbaĉevskij Ternopila Nacia Medicina Universitato), de tiu tempo lia scienca, kurac-praktika kaj socia agado estas ligita kun Ternopilo.
Igor Galajĉuk | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-a de julio 1956 en Ternopila provinco, Ukraina SSR, Sovetunio |
Lingvoj | ukraina • Esperanto • rusa • angla |
Ŝtataneco | Ukrainio |
Alma mater | Faculty of Medicine of Ternopil National Medical University (en) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Scienca agado
redakti- 1990 - defendis disertacion por scienca grado Kandidato de Medicino.
- 2005 - Doktoro de Medicino.
- de 1985 - partoprenanto de multaj internaciaj sciencaj konferencoj de kancerologio kaj kancer-kirurgio.
Esperanto-agado
redakti- 1979 - esperantistiĝo.
- 1980-1983 - la unua prezidanto de la Ternopila urba Esperanto-societo "Amikeco".
- 1989 - kunfondinto de Ukrainia Esperanto-Asocio.
- 1992 - partoprenanto de 77-a UK 1992, Vieno.
- 1995 - ĉeforganizanto de la 10-a Internacia E-konferenco de medicinistoj, Ternopilo, Ukrainio.
- 1996 - Ŝinoda-premio (Universala Medicinista Esperanto-Asocio).
- 1996 - Premio Pirlot (Akademio Internacia de la Sciencoj San-Marino).
- De 2006 - prezidanto de Ternopila EK "Spinosfloro".
- 2007 - ĉeforganizanto de scienca konferenco omaĝe al Miĥajlo Jurkiv – aŭtoro de la plej unua E-lernolibro por ukrainoj, Ternopilo.