Humphrey, duko de Gloucester
Humphrey de Lankastro (1390-1447)[1] estis duko de Gloucester, 1-a Grafo de Pembroke, Grafo de Henegovio, Grafo de Zelando, Grafo de Nederlando, Grafo de Flandrio, patrono de humanistoj, kromnomita La bona duko Humphrey. Li estis la kvara kaj pli juna filo de Henriko la 4-a (1366-1413), frato de Henriko la 5-a kaj onklo de Henriko la 6-a. Li ricevis sian nomon omaĝe al sia pripatrina avo Humphrey de Bohun, 7-a Grafo de Hereford (1341-1373).
Humphrey de Lankastro | |||||
---|---|---|---|---|---|
Duko de Gloucester kaj patrono de humanistoj kaj de la artoj | |||||
Persona informo | |||||
Humphrey, Duke of Gloucester | |||||
Naskiĝo | 3-a de oktobro 1390 en Kastelo de Vincennes, Francio | ||||
Morto | 23-a de februaro 1447 en Bury St Edmunds, Anglio | ||||
Tombo | Abatejo de Sankta Albano vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Lankastroj vd | ||||
Patro | Henriko la 4-a de Anglio vd | ||||
Patrino | Mary de Bohun vd | ||||
Gefratoj | Philippa of England (en) , Blanche of England (en) , Henriko la 5-a, Johano de Lankastro kaj Tomaso el Lankastro vd | ||||
Edz(in)o | Jakoba de Bavario Eleanor, Duchess of Gloucester (en) vd | ||||
Infanoj | Antigone of Gloucester (en) ( nekonata valoro) Arthur of Gloucester (en) ( ) child Plantagenet (en) ( Jakoba de Bavario) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | militisto politikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Iom antaŭ la 7-a de marto 1423[1] li edziĝis unue al Jakoba de Henegovio (1401-1436), filino de Vilhelmo la 4-a[2], Grafo de Henegovio (1365-1417) kaj Margerita de Burgonjo[3] (1374-1441), kaj inter 1428 kaj 1431, en dua geedziĝo al Eleanor, dukino de Gloucester (1400-1452). Li kaj Jakoba (Ĵakelina) divorcis en la 9-a de julio 1428 laŭ papa dekreto. Li estis kreita 1-a duko de Gloucester en la 16-a de majo 1414.
Biografio
redaktiLi partoprenis en la francaj militoj dum la regado de Henriko la 5-a, kaj vundiĝis dum la Batalo de Azincourt. Sur lia mortolito, Henriko la 5-a lin indikis kiel reganto de Anglio dum la malpliaĝeco de sia filo, sed la Parlamento rifuzis la nomiĝon kaj rego-konsilio kreiĝis, kun lia frato, Johano de Lankastro, Duko de Bedford[4] (1389-1435) kiel Protektanto. Pro sia temerara edziĝo al Ĵakelina de Hainaut (1401-1436), kaj siaj obstinaj pledoj rilate al siaj titoloj en Hainaut kaj Zelando, Gloucester faris ĉion eblan por malamikigi la Dukon el Burgonjo (1396-1467) kontraŭ la anglojn, dum lia provoj je konkero de novaj princlandoj estis malprosperaj.
En 1425, liaj kvereloj kun Henry Beaufort (1375-1447)[5] pro heredaj kialoj, komencis kaj daŭris ilian tutan vivon, kun efemeraj repaciĝoj. La ĉefa makulo en la karaktero de Gloucester estas lia korinklino al sia frato, la Duko de Bedford, kiu ofte penis bremsi siajn malsaĝĵon kaj senprudentecon. Post la morto de Bedford, lia opozicio al sia duon-onklo kaj estonta Kardinalo Beaufort fariĝis pli kaj pli perforta, kun Gloucester reprezentante la militan partion, popularan antaŭ la parlamento kaj la nacio, dum Beaufort estis la ĉefo de la paco-partio, kiu havis fortan reprezentivecon en la Konsilio. Temis pri la malnova batalo inter la kortego kaj la konstituciaj partioj alivestite.
En 1436, Filipo la bona (1396-1467) atakis Calais-on. Duko Humphrey indikiĝis kiel komandanto de la trupoj. La flandroj atakis surteren sed la angla rezisto montris sin solida. Li marŝis kun la armeo ĝis Bailleul, Nordo, kondukante la anglojn al sekureco, kaj minacante St. Omer antaŭ ol enŝipiĝi hejmen.
Humprey estis solide populara rilate al la londona loĝantaro kaj la Komunulara Ĉambro. Li ankaŭ estis vaste reputaciata kiel patrono de la lernado kaj de la artoj. Lia populareco kaj lerteco pri la pacokonservado rezultis al li kiel Ĉefjustico el Suda Kimrio.
Kiam lia frato Johano de Bedford mortis en 1435, Humphrey de Gloucester kaj Henriko Beaufort disputis la regadon. La unua deziris daŭrigi la militon kontraŭ Francio, kaj la dua deziris negoci paŭzon. La lando estis lace disbatita kaj nekapabla je daŭrigo de ekstreme altkosta konflikto. Krom tio, ĵusaj fiaskoj malkuraĝigis multajn tiamajn milito-apogantojn. La Parlamento elektas Beaufort, kiu sendas al Parizo, William de la Pole, 1-a Duko de Suffolk (1396-1450) kaj la filo pli juna de la kanceliero Rikardo la 2-a (1367-1400), por negoci halton surbaze de la milita "status quo ante bellum" decidita en Tours, en 1444.
En 1445, Henriko la 6-a (1421-1471) edziĝas al Margareta de Anĵuo (1430-1482), priedziĝa nevino de Karlo la 7-a (1403-1461). La povo falas en la manojn de la Grafo de Suffolk, kaj de Edmond Beaufort, 2-a Grafo de Somerset[6] (1406-1455), kiu prepariĝas por nova alianco. Lia unua procedo estis forigi Humphrey de Gloucester kiu eble malakceptos la akordon. Tiam, la edzino de Hmphrey estas kondamnita pro sorĉado kaj malliberigita vivodaŭre. En la 18-a de februaro 1447, li estas arestita, akuzito kiel ribeloprovo kontraŭ Kimrio. Post kvin tagoj li mortas en la arestejo sub neklaraj cirkonstancoj, tre eble murdita. Henri Beaufort estas akuzita pri lia murdo.
La konfuza historio pri la dukoj de Gloucester
redaktiLa duklando de Gloucester estis plurfoje rekreita. La unua Duko de Gloucester estis Thomas de Woodstock (1355-1397), dektria filo de la reĝo Eduardo la 3-a. La titolo estingiĝis okaze de lia morto, same kiel okazis dum la dua kreado al Humphrey de Lankastro (1390-1447), kvara filo de Henriko la 4-a, kies titolo ankaŭ estingiĝis post lia morto.
La titolo estis trie asignita la Rikardo Plantaĝeneto (1452-1485). Kiam Rikardo fariĝis reĝo, la duklando fandiĝis kun la krono. Post la morto de Rikardo, la titolo estis konsiderita malbonaŭgura, pro tio ke la tri unuaj dukoj ĉiuj mortis ne lasinte heredantojn. Sekve, dum pli ol 150 jaroj la titolo restis senasignite. La venonta Duko de Gloucester estis Henriko Stuarto, Duko de Gloucester (1640-1660), kiu ricevis la titolon en majo 1660 kaj mortis je variolo en la 21-a de septembro de la sama jaro.
La duklando estis refoje asignita al Princo Vilhelmo, Duko de Gloucester (1689-1700), filo de Ana, Reĝino de Britio (1665-1714). Li estis nomita Duko de Gloucester dum sia tuta vivo, tamen, la duklando neniam estis formale kreita. Frederiko, Princo de Kimrio (1707-1751) estis alnomita Duko de Gloucester inter 1718 kaj 1726, tamen li estis kreita Duko de Edinburgo anstataŭe de Gloucester.
Vilhelmo Henriko, Duko de Gloucester kaj Edinburgo (1743-1805) estis kreita Duko de Gloucester, tamen lia frato, la reĝo Georgo la 3-a el Britio ankaŭ uzis la saman titolon kiel Duko de Gloucester kaj Edinburgo.
Henriko, Duko de Gloucester (1900-1974), filo de Georgo la 5-a, estis kreita Duko de Gloucester kaj okaze de lia morto, lia filo Rikardo (n. 1944) ankoraŭ konservas la titolon.
Literaturo
redakti- Luminarium.org
- Infoplease
- Projekto Gutenberg
- National Portrait Gallery
- The Peerage
- 1911 Encyclopædia Britannica
- The Peerage
- Familypedia
- GeneAll Arkivigite je 2014-11-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Find a greve
- Magna Carta Ancestry: A Study in Colonial and Medieval Families, 2nd Edition ..., Douglas Richardson
- Views of the Most Interesting Collegiate and Parochial Churches in ..., Volume 1, John Preston Neale, John Le Keŭ
- Popular Protest in Late Medieval English Towns, Samuel K. Cohn, Jr
- Humphrey, Duke of Gloucester (1390-1447) and the Italian Humannists / by ..., Susanne Saygin
- Humphrey Duke of Gloucester, K.h. Vickers
- The Gentleman's Magazine, Volume 127
- Humphrey, Duke of Gloucester (1390-1447) and the Italian Humannists / by ..., Susanne Saygin
- A Complete Collection of State Trials and Proceedings for High ..., Volume 1
- Memoirs of the Rival Houses of York and Lancaster ... Embracing a Period of ..., Emma Roberts
- History of the county palatine ... of Lancaster. The biographical department ..., Edward Baines, William Robert Whatton
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 English Monarchs
- ↑ The Peerage
- ↑ The Peerage
- ↑ Luminarium.org
- ↑ Luminarium.org
- ↑ Edmond Beaufort, 2-a Grafo de Somerset estis duonfrato de Henriko la 4-a (Anglio) (1366-1413)