Hinda junipero
La hinda junipero (latine kaj science : Juniperus indica) estas specio de junipero indiĝena en la altaj altitudoj de Himalajo, troviĝanta ekde norda Induso-Valo en Kaŝmiro oriente al okcidenta Junano en Ĉinujo. Ĝi estas interesa kiel la ligneca planto kiu monde vegetas ĝis la plej alta altitudo, tie ĉi ĝis 5 200 m en suda Tibeto; ĝia plej malalta limo estas 2 600 m.
Hinda junipero | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Juniperus indica Bertol. | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||
Juniperus wallichiana | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Priskribo
redaktiTiu orientalisa arbedo atingas alton de 50 ĝis 200 cm, kun larĝe horizontale etendiĝantaj branĉoj. La folioj estas malhele griz-verdaj, duformaj, kun plenkreskaj plantoj havantaj plejofte skvamecajn foliojn kiuj longas 1-3 mm, dum junaj plantoj havas plejofte pinglecajn kiuj longas 5-8 mm, sed pingloj ankaŭ troviĝas ĉe ombrokovritaj ŝosoj de plenkreskaj plantoj. La folioj estas triope verticile arigitaj sur fortikaj ĉeftigaj ŝosoj, kaj kontraŭstarante duope sur pli maldikaj malrapid-kreskantaj ŝosoj.
Ĝi estas dioika, kun masklaj (poleno) kaj femalaj (semo) strobiloj sur izolaj plantoj. La maturaj semostrobiloj estas ovoidaj, berecaj, brile nigraj, longas 6-10 mm, kaj enhavas unusolan semon. La semoj estas dissemitaj per birdoj kiuj manĝas la strobilojn, digestas la karnecan strobilpulpon, kaj ekskrecias la semojn kun siaj ekskrementoj.