Himeĵi
Himeĵi (japane 姫路市) estas metropolo (laŭ japana kvalifiko Kerna Urbo) en Japanio, en Tajheja Megalopolo. Ĝi situas en la suda parto de la gubernio Hiogo, en la regiono Kansajo (ankaŭ nomata Kinki), kaj geografie troveblas ĉe la suda marbordo de la insulo Honŝuo, la plej granda el la insuloj de Japanio. Pluraj etaj insuloj en la Pacifika oceano apartenas al la urba teritorio. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 527 596 loĝantoj sur areo de 534,44 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 987 loĝantoj/km².
Himeĵi | |||||
---|---|---|---|---|---|
kerna urbo de Japanio (1996–) urbo de Japanio (1889–) urbego konferenca kaj turisma urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Insulo | Honŝuo | ||||
Regiono | Kansajo | ||||
gubernio | gubernio Hiogo | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 670-8501 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [ ] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 527 596 (2021) [ ] | ||||
Loĝdenso | 987 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 34° 49′ N, 134° 41′ O (mapo)34.815166666667134.68538888889Koordinatoj: 34° 49′ N, 134° 41′ O (mapo) [ ] | ||||
Areo | 534,44 km² (53 444 ha) [ ] | ||||
Horzono | UTC 09:00 [ ] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Himeji, Hyogo [ ] | |||||
La teritorio havas komunan limon kun Kadogaŭa, Takasago, Kasai, Tatsuno, Shiso, Taishi, Fukusaki, Kamikawa kaj Iĉikaŭa.
Bazaj informoj
redakti- Koordinatoj: 34° 49′ N 134° 41′ O / 34.817 °N, 134.683 °O (mapo)
- Areo: 534 km²
- Supermara alteco: mezume 5 m super la marnivelo
- Poŝtkodo: 〒670-8501
- Horzono: UTC 09:00
Geografio
redaktiHimeĵi troviĝas sur ebenaĵo laŭ aŭtovojo kaj fervojo Osaka-Hiroŝima. La maro estas proksime.
Historio
redaktiMunicipo de Himeĵi en 1889 formiĝis. En 2006 proksimaj urboj aliĝis al Himeĵi.
Trafiko
redaktiHimeĵi havas bonajn kontaktojn aŭtovoje kaj trajne.
Vidindaĵoj
redakti- mezepoka Himeĵi-Kastelo, kiel Monda Heredaĵo; dum 400 jaroj restis netuŝebla, evitis ĝin la usonaj bombardadoj, tertremoj kaj la ŝtormoj
- templo Enĝō-ji
- monto Seppiko
- parko nomata Centralo
- botanika ĝardeno
Ĝemelurboj
redakti- Macumoto, Japanio
- Totoro, Japanio
- Tajuano, Ĉinio
- Charleroi, Belgio
- Phoenix, Usono
- Adelajdo, Aŭstralio
- Curitiba, Brazilo
- Ĉangvon, Sud-Koreio
- Ĝemeliĝis la kastelo de Himeĵi kun la kastelo de Conwy, Kimrio en 2019.
Eksteraj ligiloj
redakti