Henrik Fellner
Henrik Fellner, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Fellner Henrik estis hungara bankisto, entreprenisto, politikisto. Lia konata filo estis Vilmos Fellner.
Henrik Fellner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 28-an de septembro 1859 en Hungara reĝlando, Aŭstra imperio Újvidék |
Morto | la 23-an de junio 1932 en Hungara reĝlando Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 34-1-1 |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Familio | |
Infano | Vilmos Fellner |
Okupo | |
Okupo | bankisto industriisto |
Henrik Fellner[1] naskiĝis la 28-an de septembro 1859 en Újvidék (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Novi Sad en Serbio), li mortis la 23-an de junio 1932 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiHenrik Fellner devenis el juda familio. Li studis en komerca akademio en la ĉefurbo, poste li estis oficisto. Ekde 1882 li estis bankisto, inter 1892-1911 jam bankestro. En 1912 li transprenis uzinon pri alkoholoj kaj sukeroj, sed li havis postenojn ankaŭ en la banka kaj fabrika sektoroj. Ekde 1927 li estis ankaŭ senatano. Li edziĝis en 1892, lia edzino naskis 5 gefilojn inter 1893-1905. Li ricevis signifajn ŝtatajn premiojn en 1904 kaj 1912.