Gyula Walter (episkopo)
hungara pastro, episkopo, kanoniko, abato (1855-1929)
Gyula Walter [djula valter], laŭ hungarlingve kutima nomordo Walter Gyula estis hungara pastro, episkopo, kanoniko, abato.
Gyula Walter [1] naskiĝis la 17-an de februaro 1855 en Hungara reĝlando en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio). Li mortis la 30-an de junio 1929 en Esztergom.
Biografio
redaktiGyula Walter frekventis mezlernejon en Esztergom, poste li plulernis ekde 1873 en Pázmáneum. En 1877 li pastriĝis, poste li estis pastro en Komárom. Post mallonga servo li estis familia edukisto de Gyula Szapáry, poste li instruis en katolikaj lernejoj, fine li estis bibliotekisto en diocezo de Esztergom. Pli frue li jam doktoriĝis el teologio en 1883. Liaj baldaŭaj postenoj aŭ titoloj estis:
- lernejestro en 1890
- primasa sekretario en 1893
- kanoniko de Esztergom en 1896
- abato en 1898
- lernejestro en Budapeŝto en 1907
- episkopo en 1909
Li abdikis pro sanstato en 1911.
Elektitaj publikaĵoj
redakti- Lelki harmat (Anima roso), (1884) – preĝlibro por infanoj
- Képek a hazai ellenreformáció mozgalmaiból a 17. sz. végén (1896)
- A trón és az Oltár (La trono kaj la altaro), (1907)
- Bizalom és kitartás (Fido kaj elteno) (1915)
- Serédi Jusztinián hgprím. esztergomi érs. (1928)