Graflando Monaghan
La graflando Monaghan (irlande Contae Mhuineacháin) estas unu el la graflandoj de la Respubliko Irlando, lokita je la landlimo kun Nord-Irlando, en la provinco Ulster. Ĝi estas unu el la tri graflandoj de Ulster ne apartenantaj al Nord-Irlando.
Graflando Monaghan | |||
---|---|---|---|
Graflando | |||
Flago | Blazono | ||
graflando de Irlando [ ] | |||
Lando | Irlando | ||
Ĉefurbo | Monaghan | ||
- koordinatoj | 54° N, 7° U (mapo)54.244-7.04Koordinatoj: 54° N, 7° U (mapo) | ||
Akvokolektejo | 1 295 km² (129 500 ha) [ ] | ||
Areo | 1 295 km² (129 500 ha) [ ] | ||
Loĝantaro | 60 483 [ ] (2011) | ||
Denseco | 46,71 loĝ./km² [ ] [ ] | ||
Horzono | UTC±00:00 [ ] | ||
ISO 3166-2 | IE-MN | ||
Graflando Monaghan | |||
Vikimedia Komunejo: County Monaghan [ ] | |||
En TTT: Oficiala retejo [ ] | |||
Ĝi etendiĝas sur 1 294 km² kaj havas proksimume 50 000 loĝantojn. La ĉefa urbo estas Monaghan.
Geografio
redaktiĜi havas landlimojn kun la graflandoj Fermanagh okcidente, Tyrone norde, Armagh oriente (ĉiuj en Nord-Irlando), Meath sude, Louth sudoriente kaj Cavan sudokcidente.
Historio
redaktiLa nomo de la graflando devas de la gaela lingvo, kaj signifas "tereno de la malgrandaj montetoj", verŝajne pro la ĉeesto de multaj drumlin en tiu regiono.
Monaghan estas la naskiĝurbo de la poeto kaj verkisto Patrick Kavanagh.