Gotlando
Gotlando (svede Gotland, antaŭe ankaŭ Gottland; dane Gotland, antaŭe Gulland; pragotlande Gutland) estas
Gotlando | |||
---|---|---|---|
Historia provinco | |||
Blazono | |||
insulo, historia provinco de Svedio [ ] | |||
Lando | Svedio | ||
Akvejo | Balta maro | ||
Supermara alteco | 82 m ö.h. [ ] | ||
Koordinatoj | 57° 30′ N, 18° 33′ O (mapo)57.518.55Koordinatoj: 57° 30′ N, 18° 33′ O (mapo) [ ] | ||
- koordinatoj | 57° 30′ N, 18° 33′ O (mapo)57.518.55Koordinatoj: 57° 30′ N, 18° 33′ O (mapo) | ||
Plej alta punkto | Lojsta | ||
- alteco | 82 m ö.h. | ||
Akvokolektejo | 2 967,77 km² (296 777 ha) [ ] | ||
Areo | 2 967,77 km² (296 777 ha) [ ] | ||
Loĝantaro | 60 124 [ ] (31-a de decembro 2020) | ||
Denseco | 20,26 loĝ./km² [ ] [ ] | ||
Horzono | UTC 01:00, UTC 02:00 [ ] | ||
Gotlando | |||
Vikimedia Komunejo: Gotland [ ] | |||
1. la plej granda insulo en Balta maro, kaj
2. historia provinco (svede landskap) konsistanta el tiu insulo kaj kelkaj najbaraj insuletoj, el kiuj la sole loĝata estas Fårö.
La provinco ampleksas 3 183 km² kaj havas ĉirkaŭ 58 003 loĝantojn. La insulo ampleksas 2 994 km² [1]. Ĝia plej nature alta punkto (gotlande Låista Haid, svede Lojsta Hed) estas 83 metrojn super marnivelo. Ĝi situas ĉirkaŭ 90 kilometrojn de la duoninsula parto de Svedio, kaj administre troviĝas en la suda landoparto (svede landsdel) aŭ ĉefregiono Götaland.
Historio
redaktiEkde 1645, la provinco estas parto de Svedio (krom unu monato en 1808, kiam ĝi estis aneksita de Rusio); inter 1361 kaj 1645, ĝi apartenis al Danio. Antaŭ tio, ĝi havis kontrakton kun la sveda reĝo, sed ne estas klare ĉu ĝi oficiale estis parto de Svedio aŭ rilatis al ĝi kiel uni-partnero en egaleca rilato; verŝajne la du partioj havis malsamajn opiniojn pri tio. En la praktiko, la insulo pli-malpli regis sin mem, kun ĉiamaj konfliktoj inter la Hanso-urbo Visby (kun granda influo germana) kaj la cetera insulo.
La provinco estas tre interesa por arkeologoj. Konataj estas la gotlandaj bildŝtonoj, pli aĝaj ol la runŝtonoj en cetera Skandinavio. En gotlanda tero, oni trovis amason da fruaj arabaj moneroj, certa signo de komercaj rilatoj kun oriento.
Arkitekturhistorie interesaj estas la pli ol 90 mezepokaj preĝejoj, kun elementoj kaj romanikaj kaj gotikaj, kaj - malgraŭ la oficiala skismo inter katolikismo kaj ortodoksismo - rusaj; tre verŝajne, kristanismo establiĝis en la insulo iom antaŭ la oficialiĝo de tiu skismo en 1054, kaj pro tradiciaj rilatoj orienten, oni ne tre zorgis pri ĝi. Pri la preĝejoj kaj ruinoj en la urbo, vidu Visby. Sude de Visby troviĝas la mondfama Vilao Vilaltao.
Eksteraj bildoj
redaktiLa Gotlanda bildŝtono La urba muro de Visby Arkivigite je 2004-03-05 per la retarkivo Wayback Machine