Federacia vojo 3
La federacia vojo 3 - germane Bundesstraße 3 - estas parto de reto de duarangaj interregionaj vojoj en Germanio, kiuj kompletigas la unuarangan reton de la germanaj aŭtovojoj. Ĝi vojas 755 kilometrojn tra la federaciaj landoj Hamburgo, Malsupra Saksio, Hesio kaj Baden-Virtembergo. La plej norda punkto estas la urbo Hamburgo, poste poste mallonga interrompo la vojo kontinue pluiras ekde Buxtehude-Övelgönne suden kaj la plej suda la komunumo Weil am Rhein ĉe la limo al Svislando. Gravaj urboj survojaj estas Celle, Hanovro, Göttingen, Kaselo, Marburgo, Gießen, Frankfurto ĉe Majno, Darmstadt, Hajdelbergo, Karlsruhe, Baden-Baden, Offenburg kaj Frajburgo.
Federacia vojo 3 | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Bundesstraße | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ĝeneralaj informoj | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Longeco: | 755 km | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Landoj: | Hamburgo, Malsupra Saksio, Hesio, Baden-Virtembergo | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Mapo | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Foto | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
la vala ponto Salzderhelden en Einbeck
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Itinero | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Paso de strato | |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Inter la urboj Darmstadt, Hajdelbergo kaj Wiesloch la federacia vojo 3 havas la kromnomon Monta Vojo - germane Bergstraße - tie la federacia vojo, kiu sekvas antikvan kaj mezepokan komercan vojon, grandparte vojas paralele al la pli moderna germana aŭtovojo A5, kiu transprenas grandan parton de la aŭta kaj kamiona trafiko.