Ĥaŭtengo
Ĥaŭtengo (en la afrikansa kaj angla Gauteng) estas provinco de Sud-Afriko.
Ĥaŭtengo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Provinco | |||||
Blazono | |||||
provinco de Respubliko Sud-Afriko [ ] | |||||
| |||||
Lando | Sud-Afriko | ||||
Supermara alteco | 1 652 m [ ] | ||||
Ĉefurbo | Johanesburgo | ||||
- koordinatoj | 26° S, 28° O (mapo)-2628Koordinatoj: 26° S, 28° O (mapo) | ||||
Akvokolektejo | 18 178 km² (1 817 800 ha) [ ] | ||||
Areo | 18 178 km² (1 817 800 ha) [ ] | ||||
Loĝantaro | 15 099 422 [ ] (2-a de februaro 2022) | ||||
Denseco | 830,64 loĝ./km² [ ] [ ] | ||||
Guberniestro | David Makhura | ||||
Horzono | UTC 02:00 [ ] | ||||
ISO 3166-2 | ZA-GP | ||||
Ĥaŭtengo | |||||
Vikimedia Komunejo: Gauteng [ ] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [ ] | |||||
Historio
redaktiLa provinco estis formita en aprilo 1994 el parto de la malnova provinco Transvalo per la provizora sud-afrika konstitucio de 1994. La provizora nomo estis Pretoria-Witwatersrand-Vereeniging (aŭ PWV; la nomo estas kunmetita el la urboj Pretorio kaj Vereeniging kaj regiono Witwatersrand). Ĝin oni nomis Ĥaŭtengo en decembro 1994.
Ĥaŭtengo estas la plej malgranda provinco de lando kun 1,4 % de la areo, sed ĝi havas loĝantaron de 12 272 263 (censo de 2011).
Etimologio
redaktiLa nomo Ĥaŭtengo venas de Sesota-lingva vorto por "loko de oro". Efektive en la regiono troveblas oro, kies minado ekde 1886 donis al ĝi ekonomian prosperon.
Loĝantaro
redaktiPost kiam la 12-a amendo de la konstitucio ŝanĝis la landlimojn de la provincoj, la loĝantaro pligrandigis al 9 180 242. Ĝi jene dividiĝas laŭ la gepatraj lingvoj:
Lingvo | Loĝantaro | % |
---|---|---|
Zulua | 1 937 312 | 21% |
Afrikansa | 1 249 952 | 14% |
Suda sota | 1 152 796 | 13% |
Angla | 1 101 820 | 12% |
Norda sota | 1 024 937 | 11% |
Cvana | 910 803 | 10% |
Kosa | 642 715 | 7% |
Conga | 571 203 | 6% |
Ndebela | 209 684 | 2% |
Vendaa | 159 958 | 2% |
Svazia | 129 399 | 1% |
Aliaj | 89 663 | 1% |
Sumo | 9 180 242 | 100% |
Distriktoj
redaktiDistrikto | Loĝantaro | % |
---|---|---|
Johanesburgo | 3 225 811 | 35% |
Ekurhuleni | 2 480 274 | 27% |
Ĉvaneo | 1 985 980 | 22% |
Sedibeng | 794 597 | 9% |
Okcidenta Rando (West Rand) | 533 669 | 6% |
Metsweding | 159 911 | 2% |
Totalo | 9 180 242 | 100% |
Urboj
redaktiPlej granda urbo estas la provinca ĉefurbo Johanesburgo, al kies aglomeraĵo apartenas Soweto. La sud-afrika ĉefurbo Pretorio apartenas al la aglomeraĵo de Ĉvaneo. Inter la du algomeraĵoj situas la komuna internacia flughaveno Jan Smuts. Aliaj urboj estas Midrand, Benoni, Centurion kaj Tembisa.