Galeno
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Galeno (apartigilo) |
Galeno laŭ PIV estas "natura plumba sulfido, metalaspekta, grizeblua, uzata por detektoroj". Ĝia ĥemia formulo estas "PbS".
Temas pri ofta mineralo, kiu havas kube kristalan strukturon kaj estas la ĉefa ero de "plumberco" (krom plumba sulfido, galeno povas enhavi ĝis 1 procento da arĝento).
Ofte galeno aperas en kristaloj de komplete kuba formo, sed ankaŭ okedroj, tabuloj kaj pli kompleksaj kristalaj formoj eblas. La mineralo havas durecon de 2,5 (laŭ la klasifiko Mohs) kaj per 7,4 ĝis 7,6 g/cm3 kompare altan densecon.
Etimologio kaj historio
redaktiGaleno konsideratas unu el la unuaj mineraloj, kiuj de homoj estis sisteme subtere kolektataj per minado. Jam en Babilonio ekzistis galenaj minejoj, kaj en la Romia Imperio la mineralo estis ŝatata. La latina vorto "galena" por la mineralo pluvivas en la plej multaj nuntempaj nacilingvaj nomoj kaj ankaŭ en la esperanta termino.
Uzo
redaktiGaleno pro sia enhavo de 87 procentoj da plumbo estas la plej grava erco por la havigo de plumbo – kaj pro sia ĝis unu-procenta kroma enhavo de arĝento ankaŭ grava arĝenta erco.
Jam en la Malnova Imperio de antikva Egiptio la mineralo uziĝis por ŝminkado (kiel blanka koloro ĝenerale paliganta la haŭton, sed ankaŭ por akcentigo de la ĉirkaŭokula areo).
En la frua radio-komunika tekniko fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento la mineralo uziĝis en detektoraj riceviloj.
Mineraloj galenaj
redaktiFalsa
redakti-
Fausse géode de galène complète (1/4) -
Fausse géode de galène ouverte (2/4) -
Fausse géode de galène cassée afin de voir la poterie (3/4) -
Bouts d'allumette permettant une cristallisation en pointe dans une fausse géode de galène (4/4)