Günter Behm-Blancke
Günter BEHM ekde 1953 Behm-Blancke (naskiĝinta la 10-an de marto 1912 en Berlino, mortinta la 23-an de marto 1994 en Vajmaro) estis germana prahistoriisto kaj muzeestro. Li tre okupiĝis pri la protohistorio de Meza Germanujo.
Vivo
redaktiPost doktoriĝo en 1943 en Berlino pri Kultur und Stammesgeschichte der Elb-Havelgermanen des 3. bis 5. Jahrhunderts (kulturhistorio de ĝermanaj triboj) li iĝis en oktobro 1947 provizora estro de la kolektoj de la instituto pri prahistoria arkeologio ĉe Friedrich-Schiller-Universitato Jena. Post habilitiĝo en 1949 pri Opfer und Magie im germanischen Dorf der römischen Kaiserzeit (ĝermanaj oferritoj kaj magioj) li ekdocentis en Jena altlerneje. Profesoreco sukcesis ekde 1951; en 1961 li estis eksterorda profesoro. Ĝis emeritiĝo en 1977 krome ĉefis li ĉe Muzeo pri pra- kaj protohistorio de Turingio en Vajmaro.
Li famiĝis pro la malkovroj de bronzepokaj kultkavernoj ĉe Bad Frankenhausen kaj de la ofermarĉo Niederdorla. Senĉese li okupiĝis pri establo de funkcianta arkeologiarea flegado. Talento de li estis entuziasmigi laikojn kaj raporti pri sciencaj novaĵoj en raviga kaj interes(ig)a manieroj.
Honoroj
redaktiEn 2012 oni starigis por li memorŝtonon je Niederdorla.
Skribaĵoj
redakti- Kultur und Stammesgeschichte der Elb-Havelgermanen des 3.-5. Jahrhunderts. Opfer und Magie im germanischen Dorf der römischen Kaiserzeit, neue Ausgrabungsergebnisse. Eldonis Jan Bemmann kaj Morten Hegewisch (=Beiträge zur Ur- und Frühgeschichte Mitteleuropas, 38), Beier & Beran, Langenweissbach 2004, ISBN 978-3-937517-09-4 (Postum erschienen, enthält sowohl die Dissertation, wie Habilitationsschrift und komplettes Schriftenverzeichnis).
- Gesellschaft und Kunst der Germanen. Die Thüringer und ihre Welt. Verlag der Kunst, Dresden 1973.
- Höhlen, Heiligtümer, Kannibalen, archäologische Forschungen im Kyffhäuser, F.A. Brockhaus, Leipzig 1958; nova eldono: Dingsda-Verlag, Querfurt / Leipzig 2005, ISBN 3-928498-86-X.
- Opfer und Magie im germanischen Dorf der römischen Kaiserzeit, Neue Ausgrabungsergebnisse, Weimar 1948, habilitiĝlaboraĵo.
- Kultur und Stammesgeschichte der Elb-Havelgermanen des 3. bis 5. Jahrhunderts (= Mannusbücherei), Berlin 1943 (disertacio).
Literaturo
redakti- Jan Bemmann: Günter Behm-Blancke – eine biographische Skizze. Ĉe: Günter Behm-Blancke: Studien zur Geschichte und Kultur der Germanen (=Beiträge zur Ur- und Frühgeschichte Mitteleuropas, 38). Beier & Beran, Langenweissbach 2004, ISBN 3-937517-09-X, p. 111–123.
- Lothar Mertens: Lexikon der DDR-Historiker. Biographien und Bibliographien zu den Geschichtswissenschaftlern aus der Deutschen Demokratischen Republik. Saur, München 2006, ISBN 3-598-11673-X, p. 123.
- Michael Ploenus: „Die Faszination des reichen Grabes“. Günter Behm-Blancke (1912–1994). Ĉe: Matthias Steinbach, Michael Ploenus (eld.): Ketzer, Käuze, Querulanten. Außenseiter im universitären Milieu (Manuskript, 5). Bussert & Stadeler, Jena / Querfurt 2008, ISBN 978-3-932906-84-8, p. 355–365.
Eksteraj ligiloj
redakti- Informoj pri Günter Behm-Blancke en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Sigrid Dušek: nekrologo