Katedralo de Munkeno
La Katedralo de Munkeno (germane Dom zu Unserer Lieben Frau, mallonge ankaŭ nomata Frauenkirche), en la historia urbocentro de Munkeno estas la katedralo de la ĉefepiskopujo Munkeno kaj Freising kaj apartenas al la rekoniloj de la ĉefurbo de la federaciero Bavarujo en Germanujo.
Katedralo de Munkeno | ||
---|---|---|
katolika katedralo, paroĥopreĝejo [ ] | ||
Koordinatoj | 48° 8′ 19″ N, 11° 34′ 25″ O (mapo)48.13857858735811.573615723126Koordinatoj: 48° 8′ 19″ N, 11° 34′ 25″ O (mapo) | |
Arkitekto | Jörg von Halsbach | |
Materialo | briko [ ] | |
Estiĝo | 15-a jarcento | |
konsekro | 14-a de aprilo 1494 | |
Poŝtkodo | 80331 [ ] | |
Katedralo de Munkeno | ||
Vikimedia Komunejo: Frauenkirche (Munich) [ ] | ||
En TTT: Oficiala retejo [ ] | ||
Mezuroj
redaktiLa trinava malfrugotika brikokonstruaĵo kun ĉirkaŭira kapeloringo longas 109 metrojn, larĝas 40 metrojn kaj altas 37 metrojn. Male al vaste disvastiĝinta legendo, laŭ kiu la du turoj per siaj karakterizaj kaskoj altodiferencas je precize unu metro, tiuj ĉi estas preskaŭ egale altaj: La norda turo mezuriĝas 98,57 metrojn, la suda tamen nur 98,45 metrojn. Ĉar la urba administrejo de Munkeno en la urbocentro ene de la Meza Ringostrato ne permesas konstruaĵojn de alteco pli ol 100 metroj, kaj ankaŭ ekster ĉi tiu ringo ekde novembro de 2004 provizore oni ne konstrui pli altajn konstruaĵojn, la turoj estas videblaj eĉ de malproksime. La norda turo ne estas publike alirebla, la suda turo kutime estas vizitebla en la monatoj aprilo ĝis oktobro. Pro urĝaj riparlaboroj la turo ekde 2012 provizore ne estas surgrimpebla.
Laŭdire la preĝejo proponas lokon al proksimume 20.000 starantoj, kio estas rimarkinda, ĉar la urbo dum la konstruepoko en la finiĝanta 15a-jarcento havis nur proksimume 13.000 loĝantojn. Tamen la interno efikas rilate kun sia vasteco tute ne preme, ĉar ĝin lerte strukturas 22 duvice aranĝitaj altaj okangulaj pilastroj. Ekde la ĉefportalo la kolonovicoj aperas kiel tralumataj muroj. Ili apogas la stelovolbojn de la navo.
Literaturo
redakti- Peter Pfister: Metropolitankirche Zu Unserer Lieben Frau in München (Schnell, Kunstführer Nr. 500), 10-a, nove priverkita eldono, Schnell & Steiner, Regensburg 2008; ISBN 978-3-7954-4298-9 (germana); ISBN 978-3-7954-4299-6 (franca); ISBN 978-3-7954-4300-9 (angla); ISBN 978-3-7954-4301-6 (itala); ISBN 978-3-7954-4302-3 (japana); ISBN 978-3-7954-4303-0 (hispana); ISBN 978-3-7954-6712-8 (rusa).
- Hans Ramisch, Peter B. Steiner: Die Münchner Frauenkirche. Wewel Verlag; 1994; ISBN 3-7904-0626-0
- Eldonita de la Fondaĵo Messerschmitt: Die Epitaphien an der Frauenkirche in München; Munkeno 1986
- Anton Mayer: Die Domkirche zu Unserer Lieben Frau in München; Munkeno 1868
- Franz Berberich: Führer durch den Dom zu Unserer Lieben Frau in München; Munkeno 1931