François Mitterrand

Franca socialista politikisto, ŝtatestro, (1916 - 1996)

François MITTERRAND [fransŭa miteran] (naskiĝis la 26-an de oktobro 1916 en Jarnac (Charente), mortis la 8-an de januaro 1996 en Parizo) estis franca ŝtatpolitikisto, kiu ĝis nun plej longe estis prezidanto de la franca Respubliko de 1981 ĝis 1995.

François Mitterrand
Persona informo
Naskonomo François Marie Adrien Maurice Mitterrand
Naskiĝo 26-an de oktobro 1916 (1916-10-26)
en Jarnac
Morto 8-an de januaro 1996 (1996-01-08) (79-jaraĝa)
en 7-a arondismento de Parizo
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Prostata kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Jarnac Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio agnostikismokatolikismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Pariza Fakultato de Juro
Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Socialista Partio (1971–1996)
Federation of the Democratic and Socialist Left (en) Traduki (1965–1968)
Convention of Republican Institutions (en) Traduki (1964–1971)
Socialisma kaj Demokratia Unuiĝo de la Rezistado (1946–1964) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo François Mitterrand
Familio
Dinastio Mitterrand family vd
Patro Joseph Mitterrand (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Yvonne Lorrain (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Jacques Mitterrand (mul) Traduki, Robert Mitterrand kaj Marie-Josèphe Mitterrand (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Danielle Mitterrand (1944–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Anne Pingeot (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Jean-Christophe Mitterrand (mul) Traduki
 ( Danielle Mitterrand)
Mazarine Pingeot (mul) Traduki
 ( Anne Pingeot (mul) Traduki)
Gilbert Mitterrand (en) Traduki
 ( Danielle Mitterrand)
Hravn Forsne (en) Traduki
 ( Chris Forsne (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
advokato
ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Politiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Parizo vd
Verkado
Verkoj Grand Louvre ❦
Piramido de Luvro vd
Prezidento de Francio
Dum 1981-1995
Antaŭulo Valéry Giscard d'Estaing
Sekvanto Jacques Chirac
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

redakti

Lia patro laboris en fervoja societo, poste li fariĝis vinagrofaristo kaj prezidis la federacion de la sindikatoj de vinagrofaristoj.

1925-1934: Li studis en la lernejo Sankta-Paŭlo en Angulemo (Angoulême) 1934-1937: Li studis en «Sciences-Po» (Altlernejo pri la politikaj sciencoj). En julio 1937 li obtenis sian diplomon.

Ekde 1934 li aktivis en ekstrem-dekstraj movadoj, proksimaj al Charles Maurras.

1937-1939: militservo en la kolonia infanterio.

Majo 1940: li fianciĝis kun Marie-Louise Terrasse, kiu poste fariĝos anoncistino en la franca televido sub la pseudonimo Catherine Langeais. Li rompis en 1942.

Pétain-a regado

redakti

Vundite, li estis kaptita de la Germanoj la 14-an de junio 1940. Dum lia restado en kaptitejoj, precipe la Stalago IXA, situanta en Hesio proksime al Kaselo, evoluis liaj politikaj konvinkoj danke al liaj renkontiĝoj kun kaptitoj venintaj el ĉiuj sociaj klasoj. Post du sensukcesaj provoj eskapi, en marto kaj novembro 1941, li fine sukcesis la 10-an de decembro 1941 kaj revenis en Francion. De januaro al aprilo 1942 li laboris en la Légion française des Combattants et des Volontaires de la révolution nationale (Pétain-a organizaĵo) poste en la Komisarejo pri la reenmeto de la eks-militkaptitoj. Li publikigis artikolon koncerne sian kaptitecon en la doktrina gazeto de la reĝimo France, revue de l'État nouveau (Francio, revuo de la nova ŝtato).

Printempe 1943, prezentite de du membroj de la Cagoule (kapsako), ekstremdekstra grupo, li estis dekoraciita per la ordo de la Francisko, la plej alta Pétain-a dekoracio. Iom poste li aliĝis al la kaŝa Rezistado kaj, sub la koda pseŭdonimo Morland, li iris al Londono la 15-an de novembro, poste li iris al Alĝero, kie li estis akceptita de generalo de Gaulle. Post dua paso en Londono, li revenis Francujon la 24-an de februaron 1944 por estri la Movadon de la Militkaptitoj kaj Deportitoj (Rezistada reto). Laŭ siaj memuaroj li mem aranĝis tiun movadon kun siaj proksimuloj dum la tempo, kiam li oficiale laboris por la Pétain-a registaro, kio ebligis al li koni ĉion pri la kaptitoj revenintaj en Francion. En aŭgusto 1944 li partoprenis je la liberigo de Parizo.

Atenco

redakti

Unu el la plej polemikaj decidoj el lia ofica periodo estis la atenco je la Rainbow Warrior (Ĉielarka Batalanto) de Greenpeace, la 10-an de julio 1985, dum kiu la nederlanda fotisto Fernando Pereira mortis. Publike li kondamnis la atencon sed en julio 2005 montriĝis ke li persone donis la permeson por tiu ago.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
  Trovu « François Mitterrand » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»