Finistère
Finistère ([finistɛʁ], bretone Penn-ar-Bed [pɛnaʁˈbeːt]) estas unu el la du historiaj partoj (kun Morbihano) de la »Malalta Bretonio« (kie oni parolas bretone, male ol en Alta Bretonio kie oni parolas en la galoa), kaj la plej okcidenta el la departementoj de Francujo. Ĝia ĉefurbo estas Quimper, sed la plej granda urbo estas Brest.
Finistère | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Bretonio |
Numero | 29 |
Prefektejo | Quimper |
Subprefektejoj | Brest Châteaulin Morlaix |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 921 638 (2021) |
Areo | 6 733 km² |
Loĝdenso | 137 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 4 |
Kantonoj | 27 |
Komunumaroj | 26 |
Komunumoj | 281 |
Ĝia franca nomo venas de la latina Finis Terræ (“fin-tero”: en la signifo “fina landaĵo“) pro tio, ke ĝi estas la ekstremaĵo de Bretonio. La bretona nomo signifas “pinto de la mondo”.
Arondismentoj
redaktiLa departemento dividiĝas al kvar arondismentoj:
Ĉefaj urboj
redakti- Quimper (Kemper): 63 238 loĝantoj en 1999
- Brest (Brest): 149 936
- Morlaix (Montroulez): 25 516
- Châteaulin (Kastellin): 5 154
- Carhaix-Plouguer (Karaez): 7 645 (grava festivalo: Les Vieilles Charrues)
La departemento entute enhavas 281 komunumojn.
Kulturo
redaktiLingvoj
redaktiFinistère estas la bretonia departemento, en kiu la bretonlingva influo estas la plej forta (la plej fora de Parizo). Kvankam nun la plejmulto de la loĝantoj parolas la francan lingvon, la bretona restas signifoplena por la loĝantoj. Kaj ĉiuj aviztabuloj en Finistère estas nun dulingvaj kaj estas pluraj lernejoj, kie oni instruas en la bretona.