Cirozo
(Alidirektita el Fibrozo de hepato)
Cirozo estas kronika inflamo de la interlobeta histo de organo. (Ĝi povas esti hepata, atrofia, vejna aŭ disvastiĝinta.)
Cirozo | |
---|---|
malsano | |
Hepata cirozo estas kronika, difuza inflamo de la hepato, kion karakterizas la plimultiĝo de la konektiva histo, degeneriĝo kaj regeneriĝio de la parenĥimo; pro tiuj la konsisto de la hepato trastrukturiĝas. Ĝin kaŭzas hepatitiso, alkoholismo, proteinmanko, karbon-tetraklorida veneniĝo, ŝtopiĝo de la galoduktoj.