Espirito-Santo
Espirito-Santo (Espírito Santo, aŭ Sankta Spirito, portugallingve) estas brazila ŝtato en sudorienta regiono. Ĝia ĉefurbo estas Vitória.
Espirito-Santo | |
---|---|
portugale Espírito Santo | |
Flago de Espirito-Santo | Blazono de Espirito-Santo |
subŝtatoj de Brazilo | |
Himno: Himno de Espirito-Santo | |
Nomo de la loĝanto: capixaba aŭ espírito-santense | |
Situo | |
- Regiono | Sudorienta |
- Limnajbaroj | Bahio, Minas-Ĝerajso kaj Rio-de-Ĵanejrio |
- Mezoregionoj | 4 |
- Mikroregionoj | 13 |
- Municipoj | 78 |
Ĉefurbo | Vitória |
Registaro | Nuntempa |
- Ŝtatestr(in)o | Renato Casagrande () (ekde 1-a de januaro 2019) |
Registaro | de 2015 ĝis 2018 |
- Ŝtatestr(in)o | Paulo HARTUNG (PMDB) |
- Vicŝtatestr(in)o | Ricardo FERRAÇO (PSDB) |
- Federaciaj deputitoj | 10 |
- Ŝtataj deputitoj | 30 |
Areo | |
- Entute | 46 077,5 km² (23º)[1] |
Loĝantaro | 2014 |
- proksimume | 3 885 049 loĝ. (º) |
- Loĝdenso | 84 loĝ./km² (º) |
Ekonomio | 2006 |
- MEP | R$ 52 782 914 (11º) |
- MEP po kapo | R$ 15 236,62 (5º) |
Sociaj indikiloj | 2000 |
- IHD | 0,802 (2005)[2] (7º) – alta |
- Vivdaŭro | 72,9 jaroj (9º) |
- Analfabetismo | 5,6% (8º) |
Horzono | UTC-3 |
Klimato | Tropika Cwb, Aw |
Mallongigo | BR-ES |
Retejo | www.es.gov.br |
La insuloj Trindade (Triunuo) kaj Martim Vaz formas malgrandan arkipelagon je 1200 km oriente de la urbo Vitória en Suda Atlantika Oceano, apartenanta al la ŝtato Espirito-Santo.
Esperanto en Espirito-Santo
redaktiMalmultaj estas la informoj pri la Esperanto-movado en Espírito Santo, sed ŝajne D-ro Arthur Lourenço de Araújo Primo, estis pioniro de la Esperanto-movado en Vitória kaj delegito de UEA kiam ĝia sidejo ankoraŭ estis en Svislando; krome li estis delegito de pluraj brazilaj kongresoj de Esperanto kaj ĉefa instiganto de la 8-a Brazila Kongreso de Esperanto okazinta en Vitória de la 21-a ĝis la 24-a de Novembro 1926; tamen, li ne povis partopreni en la Organiza Komitato ĉar en la sama epoko li estis elektita, de la subŝtata estro, kiel Ĝenerala Sekretario de la Organiza Teknika Komitato de la 8-a Brazila Geografia Kongreso, okazinta ankaŭ en Vitória, al kiu ne eblis rifuzi.
Jaroj poste venis alia grava apogo al Esperanto de la Beletra Akademio de la ŝtato, kiu laŭ propono de la akademiano José Paulino Alves Junior okaze de kunsido la 24-an de Februaro 1944, dato de la komenciĝo de la Beletristika Jaro, konsideris fondita "Centro Espírito-Santense de Esperanto".
En 1945, Artur Lourenço de Araújo Primo reprezentis la lokan movadon ĉe 10-a Brazila Kongreso de Esperanto.