Esperanto-klubo de Prago

La Esperanto-klubo de Prago grupigas uzantojn de la Internacia Lingvo Esperanto en Prago, la ĉefurbo de Ĉeĥio. La Klubo estas loka organizaĵo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, kiu estas membro de Universala Esperanto-Asocio en Roterdamo. Ĝi ludas gravegan rolon por la Esperanto-movado en Prago.

Historio

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de la Esperanto-klubo de Prago.

La Esperantista Klubo en Praha estis fondita la 9-an de novembro 1902 kaj ties unua prezidanto estis elektita librovendisto kaj eldonisto Eduard Weinfurter. Kunfondinto de la klubo kaj ankaŭ membro de la unua komitato de la klubo estis ankaŭ la ĉeĥa poeto Stanislav Kostka Neumann. Membroj de la klubo estis ankaŭ la filozofo Stanislav Kamarýt, la poetoj Josef Rumler, Jiří Karen, Čestmír Vidman kaj Eliška Urbanová, la skulptisto kaj medalisto Jiří Harcuba, la desegnisto kaj karikaturisto Pavel Rak, la aktoro Ota Sklenčka, la aktorino Eva Seemannová, la muzikkomponisto Štěpán Rak, la direktoro de Nacia Muzeo en Prago d-ro Vlastislav Zázvorka kaj aliaj.

La regulaj kunvenoj de la klubo okazas ĉiuĵaŭde (escepte de la somera libertempo) de la 14-a ĝis la 16-a horo en la kunvenejo en Prago, Ve Smečkách-strato n-ro 25 (proksime de la Venceslaa Placo).

Prezidentoj

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de prezidentoj de la Esperanto-klubo de Prago.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligoj

redakti