Esperanto-blogo
Esperanto-blogo estas iu ajn blogo kaj vlogo en Esperanto. Ekzistas miloj da blogoj, kies tekstoj kaj filmetoj estas parte aŭ komplete faritaj en Esperanto. Ili haveblas en ĉiuj grandaj blogaj platformoj, krome ekzistas pure esperantlingvaj blogaroj.
Historio
redaktiLa unuaj esperanto-blogoj evidente aperis fine de la 1990-aj jaroj. En junio 1999 jam funkciis la blogo de la ĉina esperantisto Zhu Xin ĉe LiveJournal titolita Taglibro de Nigra Okulo[1]. Fine de 2003 jam ekzistis deko da esperantlingvaj blogoj[2]. Ekzemple jam en marto 2003 aperis blogo de la kanada esperantisto Clayton Smith, ne aktualigata ekde aŭgusto 2011[3].
Dum longa tempo la plej granda esperanto-blogaro (ĝis 2000 anoj) troviĝis ĉe la retejo Ipernity, kiu estis inter la unuaj komplete esperantigintaj interfacon. Fine de 2016 ĝi anoncis sian fermon, kiu estis prokrastita danke al klopodoj de la reteja komunumo, tamen instigis multajn anojn transloki siajn blogojn[4][5].
Ekzistis pure esperantlingvaj blogejoj kiel Ĝangalo (2005-2006) kaj Esperanto.com (2010-2018), tamen ambaŭ fermiĝis.
Ekde komenco aperis bezono listigi esperanto-blogojn kaj diskonigi esperanto-blogaĵojn. Tion klopodis fari esperantlingva retejo Klaku, fondita en 2007. Ĝi ebligis interalie voĉdoni por aŭ kontraŭ iu ajn publikaĵo, respektive altigante aŭ malaltigante ĝin en la komuna listo. Fine de la 2000-aj jaroj la retejo kolapsis.
Nun (2019) diskonigo de esperanto-blogaĵoj okazas ĉefe danke al esperanto-grupoj en sociaj retoj. Inter portaloj rimarkindas E-planedo Arkivigite je 2007-04-06 per la retarkivo Wayback Machine, kiu estis establita en februaro 2005 kaj funkcias kadre de la platformo Planedo[2]. Listoj de esperanto-blogoj haveblas ĉe kelkaj privataj blogoj kaj retejoj. La ĉefa ilia manko estas malzorgema aktualigo, pro kio multaj listigitaj ligiloj ne plu funkcias aŭ la blogoj ne estas daŭrigataj[6].
Elektitaj blogoj
redaktiSube estos prezentitaj elektitaj esperanto-blogoj kun mallongaj priskriboj. La ĉefaj enlistigaj kriterioj estas amplekseco kaj longdaŭro. La blogoj estas klasifikitaj laŭ temoj.
Miksita enhavo
redaktiStano
redaktiLa nomo: Stano
La aŭtoro: Stanislavo Belov (Rusio).
Lanĉita: januaro 2010.
Temoj: vojaĝoj, libroj, filmoj, historio (ĉefe de Tjumeno, Siberio, Rusio), politiko (ĉefe de Rusio). Abundaj fotoj.
Nombro: pli ol 415.
Teo kaj libroj
redaktiLa nomo: Teo kaj libroj
La aŭtoro: Robert Nielsen (Irlando).
Lanĉita: septembro 2015.
Temoj: Esperanto-movado, politiko, socio, teknologioj, ekonomio, lingvoj.
Nombro: 60
Pri io ajn
redaktiLa nomo: Pri io ajn
La aŭtoro: Jason Mey (Usono).
Lanĉita: majo 2018.
Temoj: Esperanto, filozofio, kosmo, •teknologioj, scienco, lingvoj.
Nombro: pli ol 200.
Promene
redaktiLa nomo: Promene
La aŭtoro: Dirk Bindmann (Germanio).
Lanĉita: aprilo 2009.
Temoj: Germanio, politiko, historio, filozofio, naturo, Esperanto.
Nombro: ?
Novatagejo
redaktiLa nomo: Novatagejo
La aŭtoro: ?
Lanĉita: marto 2014.
Temoj: novaĵoj, kulturo, politiko.
Nombro: ?
Esperanto-vivo
redaktiLa nomo: Esperanto-vivo
La aŭtoro: Antonio De Salvo (Italio).
Lanĉita: februaro 2017.
Temoj: Italio, kulturo, historio, filatelio. En Esperanto kaj la itala.
Nombro: pli ol 900.
Vanege
redaktiLa nomo: Vanege
La aŭtoro: ?
Lanĉita: junio 2016.
Temoj: Esperanto, planlingvoj, scienco, tekniko.
Nombro: ?
Esperanta Retradio
redaktiLa nomo: Esperanta Retradio
La aŭtoro: kolektiva blogo de la teamo de Esperanta Retradio.
Lanĉita: ?
Temoj: Esperanto, kulturo, scienco, tekniko, novaĵoj. Mallonag tekstoj akompanataj de sondosieroj (do ankaŭ podkasto).
Nombro: ?
Cezar
redaktiLa nomo: Cezar
La aŭtoro: artikoloj el la kolektiva blogo de la klubo Karapaco kaj Hans-Georg Kaiser (Germanio).
Lanĉita: marto 2008
Temoj: literaturo, Esperanto, esperantologio. Diverstemaj artikoloj de Hans-Georg Kaiser, originalaj kaj tradukitaj literaturaj verkoj.
Nombro: Pli ol 2310.
La paĝo de Karulo Pika Kulo
redaktiLa nomo: La paĝo de Karulo Pika Kulo
La aŭtoro: Karles Berga y Molina (Katalunio, Hispanio).
Lanĉita: oktobro 2007
Temoj: Katalunio, Hispanio, Esperanto. Parto de blogaĵoj en la hispana.
Nombro: Pli ol 640.
Akvosfero
redaktiLa nomo: Akvosfero
La aŭtoro: ? (Japanio).
Lanĉita: aŭgusto 2005 (ne aktualigata ekde aŭgusto 2017).
Temoj: hajkoj, Japanio, Esperanto, komputado, katoj.
Nombro: Pli ol 1800.
A Giridhar RAO
redaktiLa nomo: A Giridhar RAO
La aŭtoro: Arikapalli Giridhar Rao (Barato).
Lanĉita: marto 2008.
Temoj: Barato, lingvopolitiko, Esperanto.
Nombro: Pli ol 105.
Zlatko Tišljar — Pajo
redaktiLa nomo: Zlatko Tišljar — Pajo
La aŭtoro: Zlatko Tišljar (Kroatio).
Lanĉita: decembro 2007. Zlatko Tišljar forpasis la 8-an de septembro 2020.
Temoj: politiko, lingvopolitiko, socio, Esperanto.
Nombro: Ĉirkaŭ 250.
Mateo la Esperantisto
redaktiLa nomo: Mateo la Esperantisto
La aŭtoro: Matt Brooks (Usono).
Lanĉita: majo 2019.
Temoj: poezio, vojaĝado, socio, Esperanto, spiriteco, bonfarto.
Nombro: Ĉirkaŭ 25.
Diversaj diversaĵoj
redaktiLa nomo: Diversaj diversaĵoj
Lanĉita: februaro 2021.
Temoj: poezio, hajkoj, Esperanto, literaturo, tradukitaj verkoj.
Nombro: Ĉirkaŭ 25.
Esperanto
redaktiBernardo
redaktiLa nomo: Bernardo
La aŭtoro: Bernhard Pabst (Germanio).
Lanĉita: januaro 2009.
Temoj: Esperantologio, historio de Esperanto, Berlino.
Nombro: pli ol 620.
Ĝirafo
redaktiLa nomo: Ĝirafo
La aŭtoro: Ralph Dumain (Usono).
Lanĉita: marto 2007.
Temoj: Esperanto-literaturo, historio de Esperanto. Multaj filmetoj.
Nombro: pli ol 1040.
Parenteze
redaktiLa nomo: Parenteze Arkivigite je 2019-08-11 per la retarkivo Wayback Machine
La aŭtoro: Paweł Fischer-Kotowski (Pollando).
Lanĉita: novembro 2014.
Temoj: Esperanto-literaturo, historio de Esperanto, Esperanto-movado, GLAT.
Nombro: ?
Stela ĉiam nur kritikas
redaktiLa nomo: Stela ĉiam nur kritikas
La aŭtoro: ? (Hungario).
Lanĉita: marto 2011.
Temoj: Esperanto-movado.
Nombro: ?
Verdaj Skoltoj
redaktiLa nomo: Verdaj Skoltoj
La aŭtoro: kolektiva blogo de la grupo Verdaj Skoltoj.
Lanĉita: septembro 2012.
Temoj: skoltismo, Esperanto-movado.
Nombro: ?
La blogo de Tonyo
redaktiLa nomo: La blogo de Tonyo Arkivigite je 2019-08-11 per la retarkivo Wayback Machine
La aŭtoro: Toño del Barrio (Hispanio).
Lanĉita: julio 2010.
Temoj: Esperanto-literaturo, historio de Esperanto, Esperanto-movado. En Esperanto kaj la hispana.
Nombro: ?
Henri Masson
redaktiLa nomo: Henri Masson
La aŭtoro: Henri Masson (Francio).
Lanĉita: decembro 2007.
Temoj: Esperanto-literaturo, Esperanto-movado (speciale en Afriko). En Esperanto kaj la franca.
Nombro: pli ol 420.
Interlingvistiko Universitate: Amsterdamo k Torino
redaktiLa nomo: Interlingvistiko Universitate: Amsterdamo k Torino
La aŭtoro: Federico Gobbo (Italio).
Lanĉita: decembro 2014.
Temoj: Esperanto, esperantologio, edukado.
Nombro: ?
Lingva Kritiko
redaktiLa nomo: Lingva Kritiko
La aŭtoro: kolektiva blogo subestre de Bertilo Wennergren (Germanio).
Lanĉita: novembro 2006.
Temoj: esperantologio.
Nombro: pli ol 35.
Denaskuloj
redaktiLa nomo: Denaskuloj
La aŭtoro: ? (Francio).
Lanĉita: februaro 2019.
Temoj: Esperanto, denaskismo, edukado. Francino rakontas pri edukado de siaj infanoj.
Nombro: pli ol 30.
Boje
redaktiLa nomo: Boje
La aŭtoro: kolektiva blogo de la Benina Organizaĵo de Junaj Esperantistoj (Benino).
Lanĉita: januaro 2018.
Temoj: Esperanto-movado en Benino, Benino, Afriko.
Nombro: ?
Esperanto-urbo
redaktiLa nomo: Esperanto-urbo
La aŭtoro: kolektiva blogo de la Interkultura Centro Herzberg (Germanio).
Lanĉita: decembro 2008.
Temoj: Esperanto-aranĝoj en Herzberg am Harz.
Nombro: pli ol 420.
Senordaj notoj
redaktiLa nomo: Senordaj notoj
La aŭtoro: Valentin Melnikov (Rusio).
Lanĉita: decembro 2003 (la afiŝoj ĝis marto 2005 estas forigitaj).
Temoj: Esperanto-movado, Esperanto-literaturo. Ĉiuj enskriboj estas en la rusa kaj Esperanto.
Nombro: ?
Mirejo3
redaktiLa nomo: Mirejo3
La aŭtoro: Mireille Grosjean (Svislando).
Lanĉita: majo 2009.
Temoj: Esperanto-movado, instruado de Esperanto. Ĉefe mallongaj raportoj pri vojaĝoj kaj renkontiĝoj rilataj al Esperanto.
Nombro: pli ol 440.
Esperantilo
redaktiLa nomo: Esperantilo
La aŭtoro: Artur Trzewik (Germanio).
Lanĉita: oktobro 2006 (ne aktualigata ekde majo 2012).
Temoj: maŝintradukilo Esperantilo kaj teknikaj problemoj de la maŝina tradukado.
Nombro: pli ol 30.
Esperantaj bitoj
redaktiLa nomo: Esperantaj bitoj
La aŭtoro: Javier Guerrero
Lanĉita: decembro 2009.
Temoj: Esperanto-movado en Hispanio, Esperanto-gazetoj, Esperantologio, historio de Esperanto.
Nombro: ĉirkaŭ 150.
Scienco
redaktiAktualaĵoj de Scienca Revuo
redaktiLa nomo: Aktualaĵoj de Scienca Revuo[rompita ligilo]
La aŭtoro: Kolektiva blogo de ISAE.
Lanĉita: julio 2015 (ne aktualigata ekde novembro 2017).
Temoj: scienco (aperigas artikolojn publikigotajn en Scienca Revuo).
Nombro: ?
La nomo: Scivolemo
La aŭtoro: Frank van Hertrooij (Nederlando).
Lanĉita: julio 2017.
Nombro: ?
Mirinda naturo
redaktiLa nomo: Mirinda naturo
La aŭtoro: Matthieu Gauvain (Francio).
Lanĉita: januaro 2010 (ne aktualigata ekde majo 2012).
Temoj: fotoj de bestoj kaj insektoj, de naturo ĝenerale, kun mallongaj priskriboj en Esperanto kaj la franca.
Nombro: 71.
Urboj, regionoj kaj landoj
redaktiTom Nylund
redaktiLa nomo: Tom Nylund, Miaj pripensadoj (du paralelaj blogoj).
La aŭtoro: Tom Nylund (Svedio)
Lanĉita: junio 2010 (ne aktualigata ekde januaro 2012).
Temoj: Israelo, judoj, judismo.
Nombro: 72.
Riŝo
redaktiLa nomo: Riŝo
La aŭtoro: Richard Schneller (Svislando)
Lanĉita: aprilo 2008.
Temoj: Svislando, ekologio, ekonomio, naturo.
Nombro: pli ol 105.
Razeno
redaktiLa nomo: Razeno
La aŭtoro: Razen Manandhar (Nepalo)
Lanĉita: 2003.
Temoj: Nepalo (mallongaj rakontoj pri ĝiaj historio, kulturo kaj nuntempo).
Nombro: ĉirkaŭ 1020
Montserrat
redaktiLa nomo: Montserrat Arkivigite je 2019-03-26 per la retarkivo Wayback Machine
La aŭtoro: Karles Berga
Lanĉita: novembro 2009.
Temoj: Montserrat (montaro en Katalunio, Hispanio). Multe da fotoj kaj filmetoj, turismaj informoj kaj ligiloj.
Nombro: ?
Kulturo de Skotlando
redaktiLa nomo: Kulturo de Skotlando
La aŭtoro: David (Skotlando, Britio).
Lanĉita: decembro 2004 (ne aktualigata ekde aŭgusto 2011).
Temoj: kulturo de Skotlando.
Nombro: ?
Oxfordesperanto
redaktiLa nomo: Oxfordesperanto
La aŭtoro: ?
Lanĉita: oktobro 2014 — julio 2017 (ne plu aktualigata).
Temoj: vivo en Oksfordo (Britio).
Nombro: 102.
Barelo
redaktiLa nomo: Barelo
La aŭtoro: ? (Litovio).
Lanĉita: oktobro 2008 (ne aktualigata ekde julio 2016).
Temoj: Litovio, Esperanto-movado, Esperanto-kulturo.
Nombro: pli ol 200.
Skribitaj pensoj
redaktiLa nomo: Skribitaj pensoj
La aŭtoro: Luis Guillermo Restrepo Rivas (Kolombio).
Lanĉita: novembro 2004 (ne aktualigata ekde septembro 2015).
Temoj: Kolombio, filozofio, diversaj novaĵoj.
Nombro: ?
Politiko
redaktiNuntempe
redaktiLa nomo: Nuntempe
La aŭtoro: ?
Lanĉita: januaro 2013.
Temoj: Kataluna sendependiĝa procezo (fervora subtenanto). Abundaj ligiloj al katalunaj retejoj.
Nombro: pli ol 100.
Survoje al Kataluna Respubliko
redaktiLa nomo: Survoje al Kataluna Respubliko
La aŭtoro: Karles Berga
Lanĉita: aŭgusto 2006.
Temoj: Kataluna sendependiĝa procezo (fervora subtenanto). Abundaj ligiloj al katalunaj retejoj.
Nombro: 550.
Egalecen
redaktiLa nomo: Egalecen Arkivigite je 2018-11-27 per la retarkivo Wayback Machine
La aŭtoro: Kolektiva blogo de la teamo Egalecen.
Lanĉita: julio 2014.
Temoj: feminismo, virinaj rajtoj.
Nombro: ?
Literaturo
redaktiDiversaj diversaĵoj
redaktiLa nomo: Diversaj diversaĵoj
Lanĉita: februaro 2021.
Temoj: poezio, hajkoj, Esperanto, literaturo, tradukitaj verkoj.
Nombro: Ĉirkaŭ 25.
Karapaco-Panoramo
redaktiLa nomo: Karapaco-Panoramo
La aŭtoro: kolektiva blogo de la klubo Karapaco (Germanio).
Lanĉita: ekde majo 2007
Temoj: literaturo. Originalaj kaj tradukitaj literaturaj verkoj kaj citaĵoj. Foje aperas artikoloj pri politikaj, kulturaj kaj sociaj aferoj.
Nombro: Pli ol 2800.
Herba taglibro
redaktiLa nomo: Herba taglibro
La aŭtoro: ? (Japanio).
Lanĉita: ekde novembro 2010
Temoj: hajkoj originale verkitaj en Esperanto.
Nombro: Pli ol 30.
MIKELO (Michel Dereyger)
redaktiLa nomo: MIKELO (Michel Dereyger)
La aŭtoro: Michel Dereyger (Francio).
Lanĉita: ekde januaro 2008
Temoj: tradukaĵoj de literaturaj verkoj al Esperanto fare de la bloganto.
Nombro: Pli ol 530.
Vejdo
redaktiLa nomo: Vejdo
Lanĉita: ekde januaro 2008
Temoj: apero de freŝaj numeroj de la Esperanto-gazeto Penseo, poemoj originale verkitaj en Esperanto.
Nombro: Pli ol 400.
László Vizi
redaktiLa nomo: László Vizi
La aŭtoro: László Vizi (Hungario).
Lanĉita: januaro 2009
Temoj: tradukoj de la hungara literaturo, politiko, socio, Esperanto.
Nombro: ĉirkaŭ 500.
Noĉjo Lagrafo
redaktiLa nomo: Noĉjo Lagrafo
La aŭtoro: Noël Lecomte (Francio).
Lanĉita: aŭgusto 2008 (ne aktualigata ekde aŭgusto 2016, Noël Lecomte forpasis en majo 2019).
Temoj: tradukoj de la franca literaturo.
Nombro: 288.
Poemoj de Yohanes Manhitu
redaktiLa nomo: Poemoj de Yohanes Manhitu
La aŭtoro: Yohanes Manhitu (Indonezio).
Lanĉita: aprilo 2007 (ne aktualigata ekde decembro 2016).
Temoj: poemoj de la aŭtoro.
Nombro: 224.
Hobioj
redaktiLigneroj
redaktiLa nomo: Ligneroj
La aŭtoro: Daĉjo Rutan (Usono).
Lanĉita: junio 2013 (ne aktualigita ekde aŭgusto 2017).
Temoj: lignoprilaboro. Pluraj praktikaj konsiloj.
Nombro: ?
Radioamatoro
redaktiLa nomo: Radioamatoro
La aŭtoro: Javier Ramos Nistal (Kubo).
Lanĉita: aŭgusto 2018.
Temoj: amatora radio, Esperanto.
Nombro: Pli ol 100.
Kuiru kun mi
redaktiLa nomo: Kuiru kun mi
La aŭtoro: Maria Paola (Italio).
Lanĉita: januaro 2014.
Temoj: kuirarto (receptoj).
Nombro: Pli ol 50.
Veganarto
redaktiLa nomo: Veganarto Arkivigite je 2019-12-11 per la retarkivo Wayback Machine
La aŭtoroj: Andy Hernández, Enric Baltasar (Hispanio).
Lanĉita: marto 2014.
Temoj: kuirarto, veganismo (veganaj receptoj).
Nombro: pli ol 50.
Bieroj
redaktiLa nomo: Bieroj
La aŭtoroj: Łukasz Żebrowski (Pollando).
Lanĉita: julio 2015 (ne aktualigata ekde aprilo 2016).
Temoj: biero.
Nombro: pli ol 20.
Muziko
redaktiVitoresperanto
redaktiLa nomo: Vitoresperanto
La aŭtoro: Vitor Mendes (Brazilo).
Lanĉita: septembro 2008 (ne aktualigata ekde septembro 2016).
Temoj: kantoj tradukitaj al Esperanto el la portugala.
Nombro: 124.
Hiphopo en Esperanto
redaktiLa nomo: Hiphopo en Esperanto
La aŭtoro: ?
Lanĉita: decembro 2009.
Temoj: kantoj kaj muzikfilmetoj en la ĝenro hiphopo.
Nombro: 10.
Religio
redaktiMarco
redaktiLa nomo: Marco
La aŭtoro: ? (Italio).
Lanĉita: majo 2008.
Temoj: kristanismo.
Nombro: pli ol 210.
Budhismo kaj Esperanto
redaktiLa nomo: Budhismo kaj Esperanto
La aŭtoro: Ramón Morales Castel (Venezuelo).
Lanĉita: septembro 2008.
Temoj: budhismo.
Nombro: pli ol 20.
Blogo Paiva Netto
La nomo: Paiva Netto
La aŭtoro: Paiva Netto (Brazilo).
Lanĉita: 2006
Temoj: Ekumenismo, Homaj Rajtoj, Karitato, Sano, Scienco, Solidareco, Spiriteco, Apokalipso, Jesuo, Daŭripova Elvolviĝo, Eduko.
Nombro:?
Vlogoj
redaktiLa plej populara esperanto-vlogisto estas la aŭstraliano Richard Delamore, vloganta ĉe Jutubo sub artonomo Evildea. En aŭgusto 2019 lia kanalo havis 8500 abonantojn kaj pli ol milionon da trarigardoj[7].
Esperanto-video
redaktiLa nomo: Riskemulo
La aŭtoroj: ? (Brazilo).
Lanĉita: novembro 2009.
Temoj: filmoj. Ĉiu blogaĵo enhavas ligilon al iu filmeto, subtitolitan aŭ origine faritan en Esperanto, kaj ĝian priskribon.
Nombro: pli ol 50.
Esperantaj retfilmoj
redaktiLa nomo: Esperantaj retfilmoj
La aŭtoroj: Jacques Baratié (Francio).
Lanĉita: marto 2008.
Temoj: Filmetoj en Esperanto, kolektitaj tra Interreto.
Nombro: pli ol 250.
Eksteraj ligiloj
redakti- Esperanto-blogoj (grupo ĉe Fejsbuko) esperante
- La listo de Esperantaj Blogoj (plejparte ne aktualigataj) esperante
- Listo de blogoj skribitaj en esperanto esperante
- blogoj ĉe liberalibrejo.com Arkivigite je 2019-09-25 per la retarkivo Wayback Machine esperante
- RSS de e-blogoj ĉe legosalono
- e-blogoj Arkivigite je 2007-04-06 per la retarkivo Wayback Machine ĉe kerno.org
- Esperantlingvaj blogoj ĉe fandom.com
Referencoj
redakti- ↑ Zhu Xin (1999-06-05) Amikoj, cxu vi vidas Mondpokalan Futbalan Finalon? (esperante). LiveJournal. Arkivita el la originalo je 2019-08-20. Alirita 2019-08-20 .
- ↑ 2,0 2,1 Esperantaj blogoj plenigas novan planedon (esperante). Libera Folio (2005-04-05). Arkivita el la originalo je 2019-08-11. Alirita 2019-08-11 .
- ↑ Clayton Smith (2003-03) Argilo (esperante). Arkivita el la originalo je 2019-03-26. Alirita 2019-08-11 .
- ↑ Membroj provas savi la retejon Ipernity (esperante). Libera Folio (2016-12-03). Arkivita el la originalo je 2019-04-23. Alirita 2019-09-21 .
- ↑ La retejo Ipernity fermiĝos en januaro (esperante). Libera Folio (2016-12-03). Arkivita el la originalo je 2019-08-22. Alirita 2019-09-21 .
- ↑ La listo de Esperantaj Blogoj (esperante). Arkivita el la originalo je 2019-03-19. Alirita 2019-09-21 .
- ↑ Evildea Evildea: Pri la kanalo (esperante). Jutubo. Alirita 2019-08-11 .