Eskişehir /eskiŝehir/ estas urbo en okcidenta-meza parto de Turkio, apud la rivero Porsuk, alfluanto de Sakarya.

Eskişehir
Fotomontaĵo
metropola municipo en Turkio
urbego
universitata urbo
urbo
metropola municipo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
En TTT Oficiala retejo [ ]
Demografio
Loĝantaro 871 187  (2018) [ ]
Loĝdenso 325 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 47′ N, 30° 31′ O (mapo)39.77666666666730.520555555556Koordinatoj: 39° 47′ N, 30° 31′ O (mapo) [ ]
Alto 788 m [ ]
Areo 2678 km² ( 267 800 ha) [ ]
Horzono UTC 02:00 [ ]
Eskişehir (Turkio)
Eskişehir (Turkio)
DEC
Situo de Eskişehir

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Eskişehir [ ]
vdr
Eskişehir estas moderna urbo.

Ĝi situas 200 km okcidente de Ankara kaj havas ĉ. 413 000 loĝantojn (1990). La nomo Eskiŝehir signifas turke „malnova urbo”, sed ĝi ne aspektas tia, ĉar oni rekonstruis ĝin post la detruadoj de la turka sendependiĝa milito (1919–22).

La nuna Eskiŝehir elformiĝis en la bizanca tempo ĉirkaŭ termofontoj. En 1097, la krucmilitistoj tie kadre de la Unua Krucmilito venkis selĝukojn. La areo venis en la 13-a jarcento sub osmanan regadon.

Nun ĝi estas grava industria centro de Turkio, kie oni produktas sukeron, tekstilaĵojn, brikojn, cementojn, kemiaĵojn kaj agrikulturajn kaj fervojajn maŝinojn. En la urbo agadas kotonesplora instituto, altlernejo, ekonomia kaj komerca akademio. Ĝi estas grava trafika punkto ĉe fervojlinio Istanbul–Ankara kaj Istanbul–Bagdad.

Eskiŝehir estas ĉefurbo de la samnoma provinco.

Esperanto en Eskişehir

redakti

En aprilo 2010 okazis la Tria Mezorienta Esperanto-Kunveno en Eskişehir.

Kulturo kaj arto

redakti

Eskişehir havas multajn sociajn aktivecojn, ĉar ĝi estas universitato urbo, elstare pro Universitato Anadolu. La urbo havas tri kulturcentrojn.

Eskişehirspor

redakti

Eskişehirspor estas sporta teamo de Eskişehir. La sporta teamo havas multaj subtenantoj.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti