Ernesto Nazareth
Ernesto Júlio Nazareth (naskiĝinta la 20-an de marto 1863 en Rio-de-Ĵanejro; mortinta la 4-an de februaro 1934 je Jacarepaguá] en Rio-de-Ĵanejrio) estis brazila komponisto kaj pianisto.
Ernesto Nazareth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de marto 1863 en Rio-de-Ĵanejro |
Morto | 4-an de februaro 1934 (70-jaraĝa) en Rio-de-Ĵanejro |
Mortokialo | Drono |
Tombo | tombejo Caju |
Lingvoj | portugala |
Ŝtataneco | Brazilo |
Okupo | |
Okupo | komponisto pianisto |
Verkoj | Escovado Odeon |
Li estis aparte konata pro siaj brazilaj tangoj (tangos brasileiros). Heitor Villa-Lobos nomis lin la „la vera enkarniĝo de la brazila animo“.
Ernesto Nazareth verkis 88 tangojn, 41 valsojn kaj 28 polkojn, krom tio kelkajn aliĝenrajn komponaĵojn - entute 212 komponaĵojn, preskaŭ ĉiujn por piano.
Al liaj plej famaj pecoj apartenas la ĉoro Apanhei-te, Cavaquinho! (Mi kaptis vin, Kavakinjo!). Estis omaĝo al la kavakinjo, kordinstrumento uzita kaj ankoraŭ uzata en la ĉoro-ensembloj de Brazilo. Aliaj famaj pecoj de li estas la maxixe Odeon kaj la dancoj Brejeiro kaj Dengozo.