Ernest Edward Yelland
angla esperantisto kaj ekskontoristo
Ernest Edward YELLAND [jel'end] (naskiĝis la 19-an de junio 1880 en Devonport, mortis en 1969 supozeble en Aspremont apud Nice) estis anglo, ekskontoristo, gvidanto de Internacia Hejmo Esperantista en Aspremont apud Nico, ĉefurbo de la departemento Alpes-Maritimes en suda Francio. Li estis Esperantisto ekde 1906. Post kiam li fondis la Esperanto-grupon de la urbo Plymouth en la historia graflando Devon de Anglio en 1908, unu el la plej unuaj grupoj kaj provincaj Esperanto-asocioj de la lando, li estis prezidanto de la Londona Esperanto-Klubo tri jarojn. Instruadis Esperanton dum 5 jaroj en vesperaj lernejoj publikaj en Londono, gvidis kursojn ekde 1908. Traduko: „La Granda Vizaĝo el Ŝtono“, 1920.
Ernest Edward Yelland | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de junio 1880 |
Morto | 30-an de novembro 1968 (88-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Familio | |
Edz(in)o | Theresa Yelland |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Eksteraj ligiloj
redaktiReferencoj
redakti- Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Yelland el la Enciklopedio de Esperanto.