Erasma premio

ĉiujara premio pro esceptaj kontribuoj al kulturo, socio aŭ socia scienco

La Erasma premiopremio Erasmo estas ĉiujara premio donita de la estraro de la fondaĵo Praemium Erasmianum en Nederlando al individuoj aŭ institucioj kiuj faris esceptajn kontribuojn al kulturo, sociosocia scienco en Eŭropo kaj la resto de la mondo.[1] Ĝi estas unu el la plej eminentaj premioj de Eŭropo.[2] La premio estas nomita laŭ Erasmo de Roterdamo, siatempe ofte latine nomita Desiderius Erasmus, nederlanda renesanca humanisto.

Erasma premio
scienca premio • honorigo
Nomita laŭ Erasmo de Roterdamo
Organizanto fondaĵo Praemium Erasmianum
Lando Nederlando
Fondita de Bernardo de Nederlando vd
Fondita en 1958
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

Premio kaj ornamo

redakti

Laŭ la stato de 2024, la premio konsistas el mondono de 150 000 [1] kaj medalo kiu estis dizajnita fare de Bruno Ninaber van Eyben en 1995. La medalo estas rubando faldita en la stilo de buŝharmoniko, kun finoj el platoj de titanio. La rubando portas tekston en la manskribo de Erasmo prenita de letero al Jean Carondelet skribita la 5-an de januaro 1523. La teksto estas latine "Variae sunt ingeniorum dotes multae seculorum varietates sunt. Quod quisque potest in medium proferat nec alteri quisquam invideat qui pro sua virili suoque modo conatur publicis studiis utilitatis aliquid adiungere", kiu tradukeblas pli-malpli kiel "Diversaj estas la donacoj de geniuloj kaj estas multaj variaĵoj laŭ la jarcentoj. Ke ĉiu montru sin en la centro kaj neniu estu envia al alia kiu konforme al sia propra kapablo kaj stilo provas fari utilan kontribuon al la edukado de ĉiuj."

Laŭreatoj

redakti

Referencoj

redakti
  1. 1,0 1,1 Over Erasmusprijs ("Pri la Erasma premio"). fondaĵo Praemium Erasmianum. Arkivita el la originalo je 14-a de julio 2024. Alirita la 30-an de septembro 2024 . (nederlande)
  2. Wikipedia turns 14 and receives prestigious Erasmus Prize 2015 ("Vikipedio 14-jariĝas kaj ricevas la prestiĝan Erasman premion en 2015"). Wikimedia Foundation (15-an de januaro 2015). Alirita la 24-an de januaro 2015 . (nederlande)
  3. Het Oostenrijkse volk ("la aŭstra popolo"), laŭreatoj de la Erasma premio 1958 (nederlande)