Endre Kabos
Endre Kabos (pr. kaboŝ), laŭ hungarlingve kutima nomordo KABOS Endre estis hungara skermisto, olimpika ĉampiono, privatoficisto naskita en Nagyvárad la 5-an de novembro 1906 kaj mortinta en Budapeŝto la 4-an de novembro 1944.
Endre Kabos | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Katz Ede | |
Naskiĝo | 5-an de novembro 1906 en Oradea | |
Morto | 4-an de novembro 1944 (37-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 935-középen (jelképes) vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | skermanto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio
redaktiEndre Kabos konkursis en la koloroj de la klubo Tisza István Vívó Club kaj de la Újpesti Torna Egylet. Li estis en 1931 la dua en la Eŭropo-ĉampioneco (Vieno), en 1932 en la olimpio (Los Angeles) la tria, en 1933 (Budapeŝto) kaj en 1934 (Varsovio) Eŭropo-ĉampiono. En 1936 en la olimpio de Berlino li estis ĉampiono de spadskermo. Li estis ano de la Eŭropo-ĉampiono hungara spadteamo kvarfoje (1931, 1933, 1934, 1935), dufoje olimpia ĉampiono (1932, 1936). Dum jaroj 1936–37 li estis 28 foje selektitulo. Li perdis sian vivon okaze de la eksplodigo de Margit-ponto de Danubo.